+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Antverpeno (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  La 7-a de junio en La Verda Stelo

Aŭtoro Fadeno: La 7-a de junio en La Verda Stelo  (Legita 6769 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

*****

  • Gasto
La 7-a de junio en La Verda Stelo
« je: 04 junio 2013, 14:51:58 ptm »
Ni jam audis mirindan prelegon pri la travivajxoj de Heidi Goes en Orienta Timoro. Venontan vendredon Kiki Tytgat rakontos pri siaj travivajxoj en la najbara Indonezio, lando por ni tre alloga kaj kun unikaj eblecoj por Esperanto. Sxia prelego titolas: “Nova epoko por Esperanto? Instrui en Indonezio”.
 
Pasintan vendredon Eddy Van den Bosch havigis al ni surprize klaran superrigardon pri la amaso da retejoj en Esperantio kaj tiel povis sxparigi al ni longdauran sercxadon per la mencio de tio, kio plej interesas por ordinara klubano.
 
Nia prezidanto cxi foje ne povis cxeesti pro surpriza instalo de 2 stentoj. Sed telefone, li informis min “ke li nun scias ke li havas koron kaj ke sendube gxi plu servos ankorau 20 jarojn.” Do venontan vendredon vi povos mem konstati kiel li aktivas en la klubo. Jan Bovendeerd havis ankau sanoproblemojn, jam fartas pli bone kaj aspiras baldau reaperi. Intertempe li salutas cxiujn klubanojn.
 
Gxis venonta vendredo,
 
Ivo