+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  aŭtomata traduko de la tuta anglalingva Vikipedio!

Aŭtoro Fadeno: aŭtomata traduko de la tuta anglalingva Vikipedio!  (Legita 6016 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
aŭtomata traduko de la tuta anglalingva Vikipedio!
« je: 15 junio 2010, 08:51:41 atm »


[el Ret-info]


Estimataj!
 
La diskuto en la listo [scienca-kaj-faka-agado] memorigis min plian fojon   pri admirinda afero, pri kiu evidente ne multaj respondeculoj konscias. Temas   pri kreo de auxtomata tradukmasxino far malgranda dana entrepreno, kadre de kiu   sinjoro Eckhard Bick produktis tradukmasxinon en ege alta kvalito (laux mia   takso pluroble pli bona ol iu ajn antauxa) inter la angla kaj   Esperanto!
 
La specifa celo estas traduki auxtomate la tutan anglalingvan vikipedion al   Esperanto kaj gxi jam tion faras. Gxis nun estis tradukitaj 800.000 artikoloj.   Kontrolu mem, la tradukoj havas tian altan tradukkvaliton, ke apenaux eblas   trovi frazon kun tiaj eraroj, kiuj malebligus la komprenon. vidi gxin cxe: http://epo.wikitrans.net/
 
Kiam la masxino tradukos cxiujn 3,3 milionojn da artikoloj, la vikipedio en   Esperanto estus same granda kiel la angla, kaj se oni aldonas la 130.000   artikolojn gxis nun tradukitajn en la E-a vikipedio, tiam gxi estus la plej   granda en la mondo!
 
Kondicxe, ke la homoj kiuj cxefe gvidas kaj administras la E-an vikipedion   konsentu, ke la rezulto de WikiTrans eniru la E-an vikipedion. Imagu la   prestigxon kiun ni gajnus! Mi klopodis iniciati diskuton pri tio kun   vikipediistoj kiuj administras la E-an vikipedion, sed neniu reagas. Sinjoro   Bick akceptas senkondicxe. Cxu scienca fako de UEA kaj la Akademio ne devus iom   ekinteresigxi pri la afero?
 
Zlatko Tisxljar
 
el [scienca-kaj-faka-agado]
 
*** ndlr: Por kompari kaj reale aprezi la atingajxon:  La gxisnuna kvanto   de Esperantigitaj artikoloj estas 821 mil. Kvanto de artikoloj ekzemple en la   rusa vikipedio estas 547 mil, en la finna 240 m, nederlanda: 606 m, dana 130 m,   hispana 607 m, franca 957 m,  itala 696 m, hungara 163 mil, germana 1079, ktp...   -- L.S.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: aŭtomata traduko de la tuta anglalingva Vikipedio!
« Respondo #1 je: 16 junio 2010, 20:39:54 ptm »
Sed kion tio reale alportas? La tradukoj nepre bezonas poluradon kaj mankas gvidlinioj pri tio. Mia provo por utiligi kelkajn artikoletojn pri mia regiono malsukcesis.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: aŭtomata traduko de la tuta anglalingva Vikipedio!
« Respondo #2 je: 16 junio 2010, 21:34:30 ptm »
Laŭ mi la sola avantaĵo de la tuta projekto estas la jena: se mi deziras verki artikolon pri difinita temo, mi povas preni la krudan tradukon el la angla, kaj ekpoluri ekde tie. Mi do ŝparos al mi multe da tajplaboro.

Tamen fanfaroni pri la fakto, ke ekzistas 3 milionoj da tiaj krudaj tradukoj, kiuj eble neniam estos poluritaj kaj restos neuzataj, havas nenian sencon, male damaŭas al nia afero.

ŝajne malmultaj homoj legis la bonan verkon "Esperanto sen mitoj" jam.

Rilate la pravan kritikon de Roland: nu jes, la angla Vikipedio probable ne estas la plej bona informfonto pri municipoj ĉirkaŭ Bruĝo. Pro tio necesus havi tradukojn el la nederlanda Vikipedio.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: aŭtomata traduko de la tuta anglalingva Vikipedio!
« Respondo #3 je: 18 junio 2010, 10:36:44 atm »
Mi nur kopiis la informon ĉar estis interese al mi  :D .


Efektive, mi ankaŭ demandis min - krom viaj rimarkoj - kiamaniere oni elektas la ĵustajn titolojn por la tradukendaj artikoloj ĉe specialaj nomoj, fremdlingvaj vortoj ktp. Tamen, ĉenerale mi miris pro la sufiĉe bona rezulto tamen en la de mi 2 hazarde elektitaj tekstoj. Certe necesas polurado, sed tajplaboro efektive draste malmultiĝis.


Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: aŭtomata traduko de la tuta anglalingva Vikipedio!
« Respondo #4 je: 18 junio 2010, 18:32:44 ptm »
Mi nur kopiis la informon ĉar estis interese al mi  :D .

Klare, Lode. La kritiko ja ne estis direktita al vi, sed al tiuj kiuj ŝajnigas, ke jen la fina venko  :'(

Elsalutinta Andreo Peetermans

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 14
  • Sekso: Vira
Re: aŭtomata traduko de la tuta anglalingva Vikipedio!
« Respondo #5 je: 23 junio 2010, 10:09:56 atm »
Tio ĝi rememorigas min pri la eta skandalo de la volapuka Vikipedio, kiu dum iom da tempo havis pli da artikoloj ol la Esperanta pro simila projekto de aŭtomata tradukado.

ĉu ni vere bezonas tiajn ĝi artikolojn en la Esperanta Vikipedio? http://epo.wikitrans.net/WKPT-TELEVIDOĉeng=WKPT-TV http://epo.wikitrans.net/AK_Steel_Holdingĉeng=AK+Steel+Holding  Kaj se jes, ĉu ni ne ankaŭ bezonas artikolojn pri VTM, Jan de Nul, Marimekko, Tunturi, Fratelli Borletti, Alpura... ? aŭtomate tradukante la enhavon de la anglalingva Vikipedio al la Esperanta, ni nur pruvas la superecon de tiu Vikipedio, montras nin mem nehonestaj kaj plifortigas la ĝieecon de la anglalingva kulturo.