+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Gimastiko kaj Esperanto

Aŭtoro Fadeno: Gimastiko kaj Esperanto  (Legita 3670 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Gimastiko kaj Esperanto
« je: 26 januaro 2014, 08:26:58 atm »
Saluton! Fine de decembro 2013 kaj dum januaro ĝis hodiaŭ okazis en Germanio turneo de gimnastika prezento "Artfajraĵo de gimnastiko" kun la aldona  nomo "Esperanto". La organizantoj priskribas nian lingvon kiel "la rekonita mondlingvo", kiu ligas plej diversajn kulturojn - kaj same ligas gimnastiko: "La mondo parolas unu (korpo)lingvon".

Dum la turneo oni eĉ prezentis kanton en Esperanto. Okazis trideko da prezentoj, estis 200.000 spektantoj. ĉuu unu minuton de la prezento sur *http://vimeo.com/83973321 <http://vimeo.com/83973321>* por konvinkiĝi, ke jen verŝajne la plej impona flanka prezento de nia lingvo ekde longega tempo. Elirante de tiu evento mi verkis novjaran saluton 2014.

Mi mencias diversajn aliajn amikajn atentigojn pri nia lingvo (BMW/Mini, British-Telecom-kompanio, granda kaj luksa germana hotelo "Esperanto"...) kaj demandas min, kion signifas tiu subteno al nia lingvo. Kaj kion ni faru estonte por ankoraŭ plu disvastigi la mesaĝon pri la ekzisto kaj la ĉua uzado de nia lingvo. http://www.esperantoland.org/eo/plu.php?msgid=1174 Ja estas iom longa teksto - sed venis sufiĉe favoraj komentoj de homoj al mi, kiuj ŝatis la enhavon. Eble konsideru iom legi en ĝi. ĉion bonan por 2014, multajn belajn Esperanto-horojn, -tagojn, -jarojn, ĉuu Esperanton (kaj parolu pri tio :-) Lu


-- Lu Wunsch-Rolshoven