Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 09 februaro 2022, 18:32:26 ptm

Titolo: Antwerpen, 17 junio: Amo - kiel esprimi sentojn
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 09 februaro 2022, 18:32:26 ptm
Rigardu ankaŭ ĉe https://eventaservo.org/e/LVS-17jun22


Amo de la vidpunkto de psikologio. Kion fari por ke amrilatoj daŭru ?

Oni diras, ke – malgraŭ ĉiuj sciencaj esploroj – amo restas sekreto. Oni ankaŭ diras, ke ne plu restas sekreto tio, kiamaniere ĝin eblas subteni, kaŭzi ke daŭru. Ĉu veras?
Por ebligi al vi trovi propran respondon je tiu demando, Danka konatigos vin dum la prelego kun trifaktora teorio de amo [Sternberg], kiu priskribos fazojn de la amrilato kaj malkaŝos al vi kvin lingvojn de amo [Chapman] - potencan „ilon”, kiu helpas flegi niajn rilatojn kun aliaj homoj.

La Verda Stelo bonvenigas vin al nia sidejo en Lange Beeldekensstraat 169 en Antverpeno ekde 19.30 loka tempo; la prelego mem komenciĝos je la 20a horo. La bicklantoj de la BEMI-semajno certe estos!

Aŭ per la ligilo:

https://us02web.zoom.us/j/81931067044?pwd=YkZMVHV6VU1LOWhnREhXTG4vTnR1QT09
Pasvorto: steloverda

Ĝis vendredo,

Klaas Dijkstra