Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 14 junio 2022, 07:24:28 atm

Titolo: 14.6.2022: Prelego de Kristin Tytgat pri Belarusio
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 14 junio 2022, 07:24:28 atm

« BELARUSIO »
Antaŭ nelonge Belarusio estis nekonata lando en Eŭropo. Ekde la pasinta jaro ni konsciiĝis pri ĝia ekzisto pro la protestoj kontraŭ la politika povo. Ankaŭ nun la lando ludas konsiderindan rolon en la milito en Ukrainio. En la prelego ni volas iom koncentriĝi je la historio kaj kulturo de Belarusio por pli bone kompreni la hodiaŭan situacion.


La prelego okazos en salono Casablanca 2 en De Pianofabriek Rue du Fort 35 Fortstraat en 1060 Sankta-Giliso je la 18a30 horo kaj samtempe rete per Zoom

Per Zoom: petu enirkodon de nikolao147@gmail.com