+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Biblioteko de FEL denove konsultebla

Aŭtoro Fadeno: Biblioteko de FEL denove konsultebla  (Legita 2413 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Biblioteko de FEL denove konsultebla
« je: 20 februaro 2022, 13:37:43 ptm »
Post la translokiĝo de la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo al nova ejo, ni devis forpreni la katalogon el la reto, ĉar la libroj kaj revuoj ĉiuokaze ne estis konsulteblaj. Nun, post longa laborado ĉio denove estas ordigita.

La katalogon vi trovas ekde nun denove en https://www.esperanto.be/fel/bib/. Se vi deziras fizike enrigardi la verkojn, bv. interkonsenti kun la deĵorantino de FEL, Nataŝa Cḩumak, admin@fel.esperanto.be aŭ tlf. 03 234 34 00.

Pli ampleksajn katalogojn vi trovos

- en la retejo de Internacia Esperanto-Arkivo (iespa.eu): verkoj konsulteblaj post interkonsento kun Marc Vanden Bempt (marc.vanden.bempt@telenet.be)
- en la retejo de Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience (detaloj en  https://www.esperanto.be/fel/bib/)

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Biblioteko de FEL denove konsultebla
« Respondo #1 je: 21 februaro 2022, 07:30:47 atm »
La ĉefaj belgaj revuoj kaj dekoj da libroj bitigitaj de la eksa Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet (https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-Fonda%C4%B5o_Cesar_Vanbiervliet) restas konsulteblaj rete je https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHdFR0aTBfRFhfSUE?resourcekey=0-L8marLQFPLpGW28vffV4TQ .