+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  In Flanders Fields / En flandraj kampoj (nun rabatita)

Aŭtoro Fadeno: In Flanders Fields / En flandraj kampoj (nun rabatita)  (Legita 3791 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
In Flanders Fields / En flandraj kampoj (nun rabatita)
« je: 09 novembro 2018, 13:40:05 ptm »
Antaŭ precize 100 jaroj, la 11an de novembro 1918, finiĝis la unua mondmilito.

Neniu poemo el tiu unua mondmilito estas tiel konata kiel „In Flanders Fields” (En flandraj kampoj) de la kanada armeokuracisto John McCrae.

La flandra aŭtoro Herwig Verleyen prilumas en bone dokumentita eldono la vivrakonton de John McCrae kaj la estiĝohistorion de „In Flanders Fields”. Li klarigas kiamaniere la poemo evoluis ĝis mondvasta simbolo de ofero kaj batalo por la paco kaj kiamaniere la papavo, nomita en la poemo, fariĝis la simbolo de ĉiuj pereintoj.

Okaze de la memortagoj pri la fino de tiu milito, FEL proponas tiun ĉi verkon kun speciala rabato de 20%, do kontraŭ nur 8 eŭroj plus afranko. Kaptu la okazon kaj mendu tuj ĉe butiko@fel.esperanto.be.

Pliajn detalojn ĉe https://retbutiko.net/eo/ero/inff
« Lasta redakto: 09 novembro 2018, 19:34:55 ptm de PaulP »

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: In Flanders Fields / En flandraj kampoj (nun rabatita)
« Respondo #1 je: 10 novembro 2018, 18:49:16 ptm »
La papaveto blanka (vikipedio) estus protesto kontraŭ la ruĝa papavo. Ne la papaveto ruĝa sed la papaveto blanka estus la simbolo por ĈIUJ mortintoj kaj ne nur tiuj kiuj batalis en la milito. Pliaj detaloj en vikipedio : papaveto blanka