+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Komuna katalogo de E-bibliotekoj: nur etaj paŝoj...

Aŭtoro Fadeno: Komuna katalogo de E-bibliotekoj: nur etaj paŝoj...  (Legita 5419 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Komuna katalogo de E-bibliotekoj: nur etaj paŝoj...
« je: 06 majo 2012, 08:41:10 atm »
La projekto por krei komunan katalogon de ĉiuj (iom gravaj) Esperanto-bibliotekoj ne vere progresas. Tamen, la Biblioteko Juan Régulo de Hispana Esperanto-Federacio faras preparajn laborojn. ĝi havas katalogon faritan laŭ la plej novaj bibliotekistaj normoj kaj ĝia sistemo estas 'malferma' (kontraĵe al ekzemple la Esperanto-muzeo en Vieno, kies bonega katalogo estas 'fermita', do ne facile ligebla al aliaj sistemoj).

Dum la pasinta Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Almagro (Ciudad Real) inter la 27a kaj la 1a de majo, renkontiĝis kvar prizorgantoj de hispanaj E-bibliotekoj: Javier Guerrero (Museu d'Esperanto de Subirats, antaĵe Hispana Esperanto-Muzeo), Ana Mª Molera (Biblioteko Ramón Molera Pedrals), Eduardo Berdor (Biblioteko de la Grupo de Esperanto "Frateco") kaj Ana Manero (Biblioteko Juan Régulo de Hispana Esperanto-Federacio).
Ili decidis kunlabori por enretigi la katalogon de Biblioteko Ramón Molera Pedrals, provizore per Openbiblio ĝis la programo Koha estos disponebla. Temas simple pri tio, fari ĝin alirebla kiel eble plej baldaŭ, almenaŭ ties libran parton ĉar Openbiblio ne tre taŭgas por periodaĵoj, ja la plej grava sekcio de tiu biblioteko.

Rigardu la prezenton (BITOTEKO_Survoje al Europeana.ppt) je http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/123456789/1876
Kontaktinformoj estas en la lasta paŝo de la prezento.

Pro urĝaj taskoj en la Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet (ordigo de grandaj donacoj, ĝisdatigo de la revuo-kolekto, kunlaboro kun kortrijka heredaĵo-instanco [ergoedcel]) mi nun nur supraĵe kapablas sekvi la eventojn en la esperantaj kaj ĝeneralaj bibliotekaj medioj.

Roland Rotsaert