Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => UEA => Fadeno komencita de: Herman Deceuninck je 16 aprilo 2023, 15:27:27 ptm

Titolo: Kunlaboru kun Unesko
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 16 aprilo 2023, 15:27:27 ptm
Labor-grupeto interne de UEA [Humohrey Tonkin, Francois Lojacomo kaj Renato Corsetti] pensas ke oni devas valorigi la 26-an de julio kiel tagon de Esperanto. Pro tio ili komencis agadi plurdirekten, unuflanke petante al ĉiuj landaj asocioj kontakti sian Unesko-komisionon por proponi al Unesko deklaron de la 26-a de julio kiel internacia Tago de Esperanto, kaj aliflanke instigante esperantistojn mem festi sian "nacian" feston. Por la ĉi-jara festo (2023) jam pretas la afiŝo (https://drive.google.com/drive/folders/1j2YPOlCyxZIc7L6umprFgX1ol4oUersI), kiun vi povas vidi [/size]en https://drive.google.com/drive/folders/1j2YPOlCyxZIc7L6umprFgX1ol4oUersI. Mi jam sendis nederlandlingvan tradukon de la afiŝo al Renato Corsetti.[/size]