+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Antverpeno (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  Jarkunveno LVS

Ligitaj eventoj

  • Jarkunveno : 25 januaro 2013

Aŭtoro Fadeno: Jarkunveno LVS  (Legita 8720 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 591
  • Sekso: Vira
Jarkunveno LVS
« je: 21 januaro 2013, 14:05:10 ptm »
La venontan vendredon, la 25an de januaro, je la 20:00a horo okazos la ĝenerala jarkunsido de La Verda Stelo, kun jarraportoj, elekto de nova estraro por 3 jaroj kaj honorigo de fidelaj kaj aktivaj membroj. Dum tiu vespero, ni tradicie revidas membrojn, kiuj preskaŭ neniam partoprenas klubkunvenojn. Ne maltrafu la eblon por rerenkonti amikojn!
 
Pasintan vendredon 6 personoj voĉlegis tekston kiun ili aparte ŝatas. eĉ Stella De Weerdt partoprenis kaj voĉlegis kaj salutas tiujn, kiuj estis malhelpataj. Plaŭa, inspira vespero, kiun ni certe iam reokazigos.
 
Unu persono trovis la ĵustan respondon pri la Mikrokreditoj de Mazingira. Antaŭ 5 jaroj, Bart De Meyer donacis 2000 eŭrojn por eki la sistemon de mikrokreditoj: temas pri instituto  por helpi virinojn en Tanzanio por mem startigi entreprenon. Post 5 jaroj tiu startsumo transformiĝis en kapitalon de 15000 eŭroj, evidente por la sama celo. Tio pruvas kiom efike laboras nia samideano Mramba Simba kun siaj evoluprogramoj. Pli da informoj: http://www.kono.be/mazingira/nl.html. Donacojn oni povas ĝiri al konto de Flandra Esperanto-Ligo (FEL), kun la mencio: gift “Mazingira”.
 
Ankaŭ okazas mirakloj en la lernejo Jules Verstraeten en Benin, sub la impulso kaj gvido de samideano Jean Codjo. Informoj: http://www.freewebs.com/kodji-community/apps/photos/photo?photoid=48800464. Kaj ankaŭ por Tiu ĉi iniciato FEL akceptas donacojn kun mencio: gift “Lernejo Jules Verstraeten”. La ĝirita mono komplete servas al la evoluprogramoj!