+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Antverpeno (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  La jaro 2012

Ligitaj eventoj

  • La jaro 2012: 01 februaro 2013

Aŭtoro Fadeno: La jaro 2012  (Legita 8575 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 591
  • Sekso: Vira
La jaro 2012
« je: 28 januaro 2013, 17:05:10 ptm »
Pasintan vendredon okazis la ĝenerala jarkunsido. Pro praktikaj kialoj prezidanto André Staes devis rezigni pri sia funkcio. Jacques Schram entuziasme proponis sin por transpreni la taskon. Li faros tion kun Agnes Geelen, Frans Meul, Helena Van der Steen, Jo Haazen, Eddy Van den Bosch, Nicky Janssens, Patrick Boets kaj Ivo Durwael kiel estraranoj kaj kun ĉiuj membroj, kiuj pretas iam/tiam kunhelpi por realigi ion en la klubo. En estosplena kunveno, ni honorigis la fidelajn membrojn kaj la plej aktivajn volontulojn

    Ne plu estis tempo por prilumi la aktivecojn de la pasinta jaro. Venontan vendredon, la 1an de februaro, je la 20:00a horo, nia prezidanto montros la plej trafajn bildojn pri la pasintjara kluba vivo. Post tio okazos malferma estrarkunsido: ni atendas multajn sugestojn kaj ideointerŝanĝojn pri ebloj por la venonta(j) jaro(j). Ni speciale atentu pri ebloj por montri al la ekstera mondo ke Esperanto ankorau ekzistas kaj vivas. ĉiun ajn ideon ni pritraktos.

    Fine, ni volas informi vin ke “Universiteit Antwerpen” akceptis disponigi la heredaĵon de Wim de Smet pri “Nova biologia Nomenklaturo” en sia biblioteko al biologoj, kiuj volas pristudi tiun dosieron.