+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Sabato, 14 januaro: Michael Bronstein kantos en Brugge

Ligitaj eventoj

  • Brugge: Michael Bronstein: 14 januaro 2012

Aŭtoro Fadeno: Sabato, 14 januaro: Michael Bronstein kantos en Brugge  (Legita 3375 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1317
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Sabato, 14 januaro: Michael Bronstein kantos en Brugge
« je: 06 decembro 2011, 07:31:02 atm »
Ni antaŭvidas tuttagan programon, kaj kiel kutime vi povas elekti veni nur al parto de ĝi. Same kutime, ĝi komenciĝos per promenado gvidata de Johan, precipe sed ne nur por ne-bruĝanoj... Ni kunvenas je la 10a horo en la halo de la stacidomo.

Je la 12a ni manĝos en la jam kutima restoracio Oude Burg 22 (por ne-bruĝanoj: tre proksime al la centra placo (Markt), kie haltas plejparto de la busoj). Je la 14a komenciĝos koncerto de Michael Bronstein, rusa esperantisto. Venu multnombre! La koncerto okazos en Hof van Watervliet, ĵus trans la strato de la restoracio. La tuto estas senpaga, krom kompreneble la manĝo: ĉiu pagu surloke sian parton. Do nenion oni antaŭpagu. Sed jes ja sciigu pri via partopreno, certe pri la promenado kaj la manĝo, prefere ankaŭ pri la koncerto (sed pri tiu ne estas devige sciigi antaĵe) plej laste la 9an de januaro ĉe heidi.goes@gmail.com.

Ne forgesu kunporti viajn konatojn kiuj eble interesiĝas pri la lingvo... eĉ se ili ne lernos ĝin, ili povas ĝui la muzikon...
« Lasta redakto: 07 decembro 2011, 15:25:25 ptm de rotsaert8000 »