+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Kaub am Rhain, 30 sept. - 5 oktobro 2012: Dua Esperantista Migrado aŭtuna ((EMA)

Ligitaj eventoj

  • 2a E-Migrado Aŭtuna (EMA): 30 septembro 2012 - 05 oktobro 2012

Aŭtoro Fadeno: Kaub am Rhain, 30 sept. - 5 oktobro 2012: Dua Esperantista Migrado aŭtuna ((EMA)  (Legita 3342 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
30a de septembro - 5a de oktobro 2012 (di - ve) sur la migrovojo "Rheinsteig" kaj tra "Binger Wald"
Tranoktejo: CVJM-Gästehaus Elsenburg, Kaub am Rhein, <elsenburg@gmx.de>

Programo:
· Dimanĝo, 2012-09-30: Alveno, vespermanĝo je la 18a, interkonatiĝo kaj prezento de la definitiva programo.
· Lundo, 2012-10-01: Migrado de la tranoktejo al la apuda Rheinsteig kaj al la urbeto Lorch. De tie transporto reen al Kaub.
· Mardo, 2012-10-02: Transporto al Lorch, migrado sur Rheinsteig. Survoje ebla vizito de gastejo (je propraj kostoj). Vizito de la iama "Freistaat Flaschenhals" (libera ŝtato Botelkolo), poste de la urba centro de la vin-urbeto Assmannshausen. Retransporto al Kaub.
· Merkredo, 2012-10-03 (libera tago en Germanujo): Transporto al Assmannshausen. Krute supren al la alta bordo de Rejno (eblas iri proprakoste per telfero). Pluraj vidindaĵoj: ĉaskastelo de Niederwald, artefarita kaverno, pluraj elstaraj panoramejoj. Fine plumigrado al la Monumento de Niederwald. De tie malsupreniro al la fama vin-urbo Rüdesheim kun la fama turista bruejo Drosselgasse. Kiu havas tempon kaj emon, povas krome viziti la abatejon Sankta Hildegard. Se la tempo ĝis la vespermanĝo sufiĉos, oni povus reiri al Assmannshausen sur tre bela alternativa migrovojo.
· ĵaŭdo, 2012-10-04: Transporto al Kaub. Per pramo al Bingen (je la alia flanko de la Rejno). De Bingen etendiĝas grandega arbaro "Binger Wald" kun pluraj vidindaĵoj: pendanta ponto trans fendego (nur je la amuzo de la turistoj), Schweizer Haus (gastejo en Svisa stilo), burgo Rheinstein (kun vizito), malsupreniro al la vilaĵo Trechtingshausen. De tie per ĝipo al Kaub.
· Vendredo, 2012-10-05: Adiaĵo post la matenmanĝo

Pliajn informojn kaj alighilon  vi trovas je: http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html