+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Vikipedio: Konkurso/2015

Aŭtoro Fadeno: Vikipedio: Konkurso/2015  (Legita 4206 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Vikipedio: Konkurso/2015
« je: 01 novembro 2015, 08:03:49 atm »

La uzula grupo "Esperanto kaj Libera Scio" organizas konkurson kun la celo popularigi la uzadon de novaj tradukaj helpiloj en la vikipedio. Per valoraj premioj ĝi volas motivi esperantistojn al tradukado de bonkvalitaj alilingvaj vikipediaj artikoloj. Por partopreni konkurson sufiĉos traduki artikolon per "EnhavTradukado" kaj enskribiĝi en la liston de partoprenantoj.

Pri kio temas?

En ĉiuj vikipedioj nun funkcias traduka helpilo "EnhavTradukado" (vidu ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:EnhavTradukado ). ĝi faciligas la laboradon, ĉar montras fontan kaj tradukatan tekstojn unu apud la alia, aŭtomate prizorgas multajn viki-ligilojn, bildojn kaj kategoriojn. Krome, por kelkaj lingvoj (al Esperanto de la angla, la hispana, la franca kaj la kataluna) ĝi provizas maŭinan antaŭ-tradukon. Lingva revizio de antaŭ-tradukita teksto estas signife pli rapida ol permana tradukado kaj multe pli rapida ol dekomenca verkado. Danke al tio, nia Vikipedio povas pli rapide kreski per bonkvalitaj artikoloj.

La konkurso daŭros la tutan monaton inter 1-30 de novembro.

Pliajn detalojn pri la konkurso vi trovos en la paŝo https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso/2015

Nome de organiza teamo:

KuboF Hromoslav <kubof@i-espero.info>

(Ret-Info)

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Vikipedio: Konkurso/2015
« Respondo #1 je: 04 novembro 2015, 08:47:40 atm »
ĉu estas forumano kiu ekuzis ĉi tiun vikipedio-tradukilon? Kiel kutime kun tiaj projektoj, mi en iu momento ("EnhavTradukado") komencis rondvagadi en diversaj help-paŝoj, sen trovi solvon.

Roland Rotsaert