+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Kongresoj / Congressen (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Baldaŭ okazos la 27a Internacia Festivalo

Aŭtoro Fadeno: Baldaŭ okazos la 27a Internacia Festivalo  (Legita 6948 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Baldaŭ okazos la 27a Internacia Festivalo
« je: 12 novembro 2010, 09:35:17 atm »
Karaj geamikoj,

jam estas novembro kaj en malpli ol du monatoj komenciĝos la 27a Internacia Festivalo (IF). ĝi okazos de la 27a de decembro ĝis la 4a de januaro en la proksima germana urbeto Nordlingen...
ĉu vi deziras aliĝi kaj pasigi kun ni la jarfinajn tagojn?
ĝis la 30a de novembro vi ĉuas ankoraŭ rabatitan kotizon!
Bonvolu utiligi nian elektronikan aliĝilon aŭ aliĉu pere de la FEL-oficejo.

Detalojn pri IF, la urbo Nordlingen kaj la ekskursa tago (al la bavara ĉefurbo) vi povas legi en niaj interretaj paŝoj  www.internacia-festivalo.de

Ni proponas al vi ampleksan programon, kutime 2 - 3 paralelajn programerojn - unu programero ĉenerale rilatas al la kadra temo (ĉi-jare: lingvoj), la aliaj informas pri diversaj temoj aŭ promenoj (urbo kaj mezepoka murego, novjara promeno k.a.). ĉiu do povas elekti dumtagan programon laŭ persona gusto. Kaj ... vespere ni prezentos al vi agrablajn horojn kaj vesperojn.

Ni ĝojas pri via aliĝo kaj partopreno! ĉuu klerigajn kaj distrajn tagojn en nia ŝatata aranĝo, ĝoju pri nia silvestra bufedo kaj -balo kaj pri la vesperaj babiladoj kun geamikoj en nia bele aranĝita kafejo (Knajpo).

Cetere, 90 % estas realiĝintoj, 50 % jam partoprenis pli ol 10 fojojn kaj ?. 10 % pli ol 20 fojojn. Certe ankaŭ vi ĉuos!
 
Koran bonvenon al vi!
Elkore salutas vin
Hans-Dieter Platz
(IF-organizanto)