Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => UEA => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 30 novembro 2016, 17:19:13 ptm

Titolo: Konkurso por paĝaro pri Zamenhof
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 30 novembro 2016, 17:19:13 ptm

UEA lanĉas konkurson por kreado de paĝaro pri Zamenhof okaze de la Zamenhof-Jaro, kiu okazos en 2017.

Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por krei retejon pri Zamenhof. La nova retejo enhavu detalan kaj allogan prezenton pri la vivo, verkoj, fotoj, filmetoj, citaĵoj kaj idearo de Zamenhof.

La retejo celas enkadriĝi en la iniciatoj rilataj al la Zamenhof-Jaro, sed ankaŭ esti uzebla post 2017 kiel ĉefa informejo pri Zamenhof. Tial, ni antaŭvidas ke post la lanĉo de la retejo la laboroj daŭros la tutan jaron, sekvantan la okazaĵojn rilate al la Zamenhof-Jaro.

Pli da informoj en la gazetara komuniko je http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Konkurso-por-pagxaro-pri-Zamenhof