Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 11 junio 2017, 18:08:08 ptm

Titolo: 4-A INTERLINGVISTIKA SIMPOZIO EN UAM
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 11 junio 2017, 18:08:08 ptm
Vidu ankaŭ je http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html (http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html)
La Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas sian kvaran internacian interlingvistikan simpozion inter 21-22.09.2017 en Poznano. La ĉefa temo:
Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo
Priskribo: La jaro 2017 estas la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof – la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kaj granda subtenanto de interkultura dialogo. Rekonante liajn atingojn Unesco elektis Zamenhof inter la speciale festatajn personecojn en 2017.
La konferenco memorfestos la vivon kaj atingojn de Zamenhof, kies paca sinteno celis promocii interkulturan komprenon per forigo de lingvaj baroj. La temaro rilatas al la ideo de dialogo kaj kunlaboro alfrontante lingvajn kaj kulturajn defiojn ekde la 19a jarcento ĝis hodiaŭ.
Prelegoj pri la sekvaj temoj estas bonvenaj:Zamenhof: vivo kaj verkaro (speciala sesio)
Titolo: Re: 4-A INTERLINGVISTIKA SIMPOZIO EN UAM, Poznan, 21-22 sept.
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 16 junio 2017, 18:30:58 ptm
Aktualaj informoj estas je http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2017.html