Simple, la ankoraŭ pli mojosa evento de la jaro! Ni tendumos en Rosée, Valonio. Tie ni disponos herbejon, ruldomon kaj lageton. Ni instruos Esperanton al la komencantoj, ni ligno-konstruos turon por unu el niaj tendoj, ni mem-kuiros, ni provos denove konstrui floson-kiu-flosos, ni esploros la ĉirkaŭaĵojn, kaj nia teamo preparos surprizon por vi!
- por 12-18 jaruloj
- eblas parte partopreni
- komencantoj kaj novuloj bonvenas
- pli da informoj ĉe www.verdajskoltoj.net (http://www.verdajskoltoj.net)