Esperanto-forum
Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Kongresoj / Congressen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 27 februaro 2013, 16:21:26 ptm
-
Dum la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko okazos Esperantologia Konferenco de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Unuafoje enprogramita en la Varna Universala kongreso de 1978, en Rekjaviko okazos jam la 35-a sesio. Por informo pri tiuj konferencoj vidu la artikolon en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantologia_Konferenco
Interesatoj por prelegi sendu resumon de la proponata prelego, kun mallonga biografia informo pri si, ĝis la 30-a de aprilo de 2013 al Christer Kiselman <kiselman@math.uu.se>