+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10
11
Agenda / Agendo / 34a Printempa Semajno Internacia en Plaŭen (D)
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 05 septembro 2017, 22:16:13 ptm »
La 34a Printempa Semajno Internacia (PSI) okazos en Plaŭen/Saksio de la 30a de marto ĝis la 6a de aprilo 2018.

Ralf Haumer <esperanto@razokama.de>
12
Agenda / Agendo / Valère Doumont en Tilff
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 05 septembro 2017, 07:19:34 atm »
Je sabato 16 septembro, je la 11 a, Valere Doumont donos ĉe Ecotopia en Tilff (92 rue d'Angleur) konferencon pri la esperanta lingvo.
13
Agenda / Agendo / Prelego kaj aplikado
« Lasta afiŝo de ivo je 31 aŭgusto 2017, 17:47:14 ptm »
Lode prezentas regulojn kaj konsilojn kaj poste la publiko mem produktas hajkojn kaj kune kompara la rezultojn.
14
Agenda / Agendo / Turismo
« Lasta afiŝo de slavneui je 28 aŭgusto 2017, 19:09:59 ptm »
Piet Glorieux 'raportos' pri siaj travivaĵoj en Latvio, okaze de baltaj Esperantotagoj en lasta julio.
Legu plu...
15
Agenda / Agendo / Somera Esperantumado
« Lasta afiŝo de laprogreso je 28 aŭgusto 2017, 13:28:23 ptm »
Desiree Derksen, Patrick Haerick kaj Willem Rasschaert parolos pri iliaj travivajhoj en Esperantujo.
Gent: La Progreso, Peter benoitlaan 117 je la 20.00a horo
16
Agenda / Agendo / Kader Abdolah Iran devena sukcesplena nederlanda verkisto
« Lasta afiŝo de laprogreso je 28 aŭgusto 2017, 13:20:16 ptm »
Je la 20.00a horo Ella Strug prelegos pri Kader Abdolah, irandevena sukcesplena nederlanda verkisto en la klubejo de la Genta kluboLa Progreso.
Peter Benoitlaan 117 Gentbrugge
17
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 23 aŭgusto 2017, 21:24:50 ptm »
Onze bijeenkomsten gaan zoals gewoonlijk door in het Parochiecentrum Heide-Kalmthout, Heidestatieplein, derde donderdag van de maand, tussen 19 u 30 en 21 u 30. Ni invitas vin partopreni la aŭtunajn kunvenojn en la Paroĥocentro de Heide-Kalmthout, Heidestatieplein, kiel kutime monate ĉiun trian ĵaudon, inter la 19a 30 – 21a 30 horoj.   

La 21-an de septembro 2017 :  Rob rapporteert in woord en beeld over het Wereldcongres Esperanto in Zuid-Korea. De bijeenkomst is vrij toegankelijk voor het publiek en tevens opgevat als verwelkoming voor nieuwelingen. Er werd over gecommuniceerd in het gemeentelijk infoblad. Rob raportos parole kaj bilde pri la Universala Kongreso de Esperanto en Suda Koreujo. La prelego estas senpage alirebla por ĉiuj : espereble ni povos bonvenigi plurajn novulojn. La komunuma informilo jam anoncis la kunvenon.
19
Agenda / Agendo / REVELO-tago en Münster, 23a de septembro 2017
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 18 aŭgusto 2017, 12:44:27 ptm »
Je sabato, 23a de septembro okazos la sekvonta REVELO-tago en Münster.
 La renkontiĝejo de la Esperanto societo Münster, kiu situas proksime al la ĉef-stacio de Münster, estos je nia dispono.
 

La grupo Münster pro du kaŭzoj invitas al REVELO-tago 2017: jam delonge estas sia vico kaj la urbo
 post dekjara paŭzo per la „Skulptaĵprojekto 2017“ (la „malgranda Documenta “) allogas artinteresitajn
 vizitantojn.
 Nia programo estos
 a) matene 10.00  alveno la teatropedagogia centro (TPZ), Achtermannstr. 24, 48143 Münster
b) prezenta prelego pri la art-ekspozicio "Skuptur Projekte"
 c) 11.00 REVELO-membrokunveno
 d) komune tagmanĝi 13.00-14.00 h (atendas nin restoracieto „Prütt-Café” ,proksime de la stacidomo, kiu ofertas krom kafon ankaŭ rekomendindajn vegetarajn menuojn – necesas antaŭ mendo!) kaj
 e) posttagmeze ek de 14.00  inspekti kelkajn instalitajn artobjektojn (ĉar ili estas vaste distribuitaj trans la
 urbocentron ni okazigos rondveturon per pruntitaj aŭ propraj bicikloj).

Pliajn informojn pri la programo, detalan vojpriskribon kaj menukarton mi volonte sendos al vi.
Por la organizo de la tago, la komuna tagmanĝo, eventuala bicikumado ktp.,
bv. aliĝi ĝis la 9a de septembro.
Mi ĝojus renkonti vin en Münster!

petra.dueckershoff(a)web.de
20
Diversaj / Diversen / Artikolo pri Esperanto en Gazeto kaj retpaĝo lalibre.be
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 16 aŭgusto 2017, 09:50:30 atm »
En la ĉi-taga franclingva gazeto "La Libre", aperas mallonga artikolo pri esperanto en tria paĝo.

 Tiu teksto resendas al la retejo de la gazeto (LaLibre.be) kie vi povas legi (en la franca evidente) tre kompletan kaj tre bonan artikolon pri Esperanto.  Dankon al Valère Doumont kaj la Verdaj Skoltoj.

 Klaku al :  http://www.lalibre.be/light/societe/huit-choses-a-savoir-sur-l-esperanto-la-langue-la-plus-facile-du-monde-598f345ecd706e263f58937d
 
 

 
Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10