+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Kongresaj kurieroj de UKoj serĉataj

Aŭtoro Fadeno: Kongresaj kurieroj de UKoj serĉataj  (Legita 3853 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Kongresaj kurieroj de UKoj serĉataj
« je: 07 aprilo 2015, 19:35:19 ptm »

La Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet klopodas fari kompletan bitigitan kolekton de kongresaj kurieroj. La ĝisnuna kolekto videblas je http://1drv.ms/12l2az9 (klaku sur 'Kongresaj Kurieroj').

Sekvas listo de mankantaj kolektoj. Se vi trovas ion en via arĝivo, bonvolu kontakti min por interkonsenti pri la praktika solvo (kopiado, skanado...) De la plej lastaj kongresoj mi esperas trovi bitan version (kies komputila dosiero estus multe malpli peza).

Roland Rotsaert (050-33.00.04, 0494-54.32.86)
roland.rotsaert@gmail.com
www.esperanto-kortrijk.info

1976 Ateno (kaj eventuale pli fruaj, ekzistis jam en UK Dresden 1908)
1978 Varna (eble ne estis kongresa kuriero)
1980 Stokholmo (estas numero 3)
1984 Vancouver

« Lasta redakto: 16 aprilo 2015, 22:19:48 ptm de Roland Rotsaert »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Kongresaj kurieroj de UKoj serĉataj
« Respondo #1 je: 20 aprilo 2015, 10:17:08 atm »

Jen la rezulto (je http://1drv.ms/12l2az9) de kelksemajna serĉado de kongresaj kurieroj:


•   Estas trovitaj kelkaj tre malnovaj kurieroj, kvankam kun mankoj:


1908 Dresden: nur numeroj 1 + 3; integriĝo de paŝo 3-1 en pdf malsukcesis
1911 Antwerpen: tekstorekono (OCR) malsukcesis; pro bindado randoj malbone legeblas
1912 Krakovo: iam iu eltranĝis partojn kaj estas truoj en kelkaj numeroj
1913 Bern: nur numeroj 2, 3, 4, 6; tekstorekono malsukcesis
1924 Vieno: en ordo, sed estas tre peza dosiero


•   Kurieroj de ĉ. 1980 malfacile troveblas:


1976 Ateno: letero al landa asocio sen respondo
1977 Rejkjaviko: estas numeroj 1-3; ĉu estas pli?
1978 Varna: letero al landa asocio sen respondo; eble ne estis kuriero de tiu UK
1980 Stokholmo: nur estas numero 3; letero al landa asocio sen respondo
1984 Vankuvero: landa asocio serĉas, ĝis nun vane; nun alia persono serĉas


•   De la lastaj tri jardekoj la kolekto estas kompleta, en diversaj formoj: skanita de la originalo al pdf-dokumento, ‘denaska’ pdf-dokumento, pdf-dokumento surbaze de redaktora kopio…


De 2001 Zabreb kaj 2010 Havano la tekstorekono malsukcesis.


Kompletigoj bonvenas!


Roland Rotsaert (roland.rotsaert@gmail.com)