+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Aperis la plej nova romano de la sukcesaŭtoro Trevor Steele

Aŭtoro Fadeno: Aperis la plej nova romano de la sukcesaŭtoro Trevor Steele  (Legita 4387 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Aperis la plej nova romano de la sukcesaŭtoro Trevor Steele
« je: 28 aŭgusto 2009, 10:13:03 atm »
Hodiaŭ aperis la plej nova originala romano de la sukcesaŭtoro Trevor Steele, jam bone konata pro la verkoj Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen, Sed nur fragmento, kaj multaj aliaj.


ĵurnalistoj, se ili estas honestaj kaj kapablaj, estas inter la plej fortaj gardantoj de demokratio. Pro tio ili estas inter la plej endanĉerigataj homoj sur nia planedo: koruptaj registaroj ne povas toleri oponantojn.

En la tumulta epoko de Germanio inter la du mondmilitoj sentima ĵurnalisto devis oponi ĉiujn ŝovinistojn, sed tute aparte la leviĝantan movadon de Hitler.

En tiu tempo de morala degeneriĝo Kurt Lenz kuraŭis levi sian elokventan voĉon kontraŭ barbareco kaj rifuzis fuĝi, ĉar li kredis, ke ĉiu el ni devas agi kvazaŭ ĉio dependus de mi.

La romano Kvazaŭ ĉio dependus de mi baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky, unu el la fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio. La aŭtoro omaŭas Ossietzky kaj lian same brilan kunbatalanton Kurt Tucholsky.

La verko estas ekde hodiaŭ mendebla de la butiko de FEL kaj kiel klasika papera bindita libro, kaj kiel elektronika libro (e-libro).

Prezo de la bindita versio: 19,20 € + afranko
Prezo de la e-libro: 11,50 €

Mendu ĝin rekte de nia retejo
http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=dependus

aŭ per simpla retmesaĝo al retbutiko(ĉe)fel.esperanto.be