+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Staĝo pri tradukado gvidata de Brian Moon

Ligitaj eventoj

  • Bouresse (Kvinpetalo): Staĝo pri tradukado: 16 aprilo 2016

Aŭtoro Fadeno: Staĝo pri tradukado gvidata de Brian Moon  (Legita 2274 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Staĝo pri tradukado gvidata de Brian Moon
« je: 07 marto 2016, 08:22:33 atm »

De la 11a- ĝis la 16a de aprilo denove okazos staĝo pri tradukado en Bouresse, en Kvinpetalo, gvidata de Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio.


Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn.
La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj.
La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI.


Restas ankoraŭ kelkaj tagoj por aliĝi laŭ la plej favoraj kondiĉoj.    (moonmont(a)pt.lu)