+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Forpasis Reinhard Haupenthal

Aŭtoro Fadeno: Forpasis Reinhard Haupenthal  (Legita 4837 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Forpasis Reinhard Haupenthal
« je: 30 septembro 2016, 12:45:21 ptm »

Reinhard Haupenthal (https://de.wikipedia.org/wiki/Reinhard_Haupenthal) forpasis je la 29a de septembro.

Jen la nekrologaj vortoj de Carlo Minnaja:

Kvankam mi supozas ke Li ne estis membro de UEA jam de multaj jaroj, Lia forpaso estas grava perdo por la esperanta kaj interlingvistika kulturo entute, do ankaŭ por UEA. Akravida kritikisto, kolektinto kaj studinto de sennombraj dokumentoj kiuj igis Lin inter la plej produktivaj esperantologoj (represo de "La Esperantisto", ekzemple), fama en la interlingvistikaj rondoj, ĉiuj devas kun respekto ĉapsaluti al Lia memoro, eĉ tiuj kiuj ne rilatis amike kun Li (kaj reciproke). Helpema en ĉiu okazo, kiam Li vidis, ke la esperanta kulturo povas progresi per Liaj sugestoj, dokumentoj, konsiloj, korektoj: Li malavare disponigis dokumentojn el sia vastega kaj pene konstruita arkivo, skrupule traserĉis ĝin ĉe ĉiu afabla peto. Eble Lia stilo ne kongruis kun tiu de perfekta (a)sociano, sed vere Li estis bonega esperantisto. Pacon al Via cindro, amiko!