+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Invito al Esperantmuzeo en Svitavy (CZ)

Ligitaj eventoj

  • Svitavy (CZ): E-muzeo: 09 junio 2017 - 11 junio 2017

Aŭtoro Fadeno: Invito al Esperantmuzeo en Svitavy (CZ)  (Legita 2499 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Invito al Esperantmuzeo en Svitavy (CZ)
« je: 24 aprilo 2017, 08:27:58 atm »
[Kompreneble, ne por ĉiuj facilas vojaĝi al Ĉeĥio; tamen iu salutoj al muzeagrupo@esperanto.cz ankaŭ bonvenas.]
Mi kore invitas vin al du sinsekvaj eventoj en Esperanto-muzeo Svitavy de la 9a ĝis la 11a junio 2017.

Vendrede okazas en Svitavy Muzea nokto, kiam oni povas senpage ĝui riĉan programon ne nur en la Muzeo de Esperanto, sed ankaŭ en la tre ptoksima Urba Muzeo kaj Galerio (kie estas i.a. daŭraj ekspozicioj pri la plej fama naskito de Svitavy kaj savinto de multaj judoj Oskar Schindler, kaj la dua pri historiaj lavmaŝinoj.

Sabate kontinuos la programo en la Muzeo de Esperanto per Inaŭguro de la nova ekspozicio La homo kontraŭ Babilono dediĉita al rondaj jubileoj de tri elstaruloj, L. L. Zamenhof, F. V. Lorenz kaj T. Čejka.

Por tiuj, kiuj restos ĝis dimanĉo oni organizas busan ekskurson al la proksima urbo registrita de Unesko en la listo de kulturaj heredaĵoj, al esperantistoj konata de la fama romano Litomiŝla tombejo. En la tombejo de la romano nun ripozas ĝia aŭtoro Karolo Píč. Alia enlo por tiuj, kiuj jam LItomiŝlon konas, estas ekskurso per publikaj busoj al Poliĉka kun unike konservita mezepoka urba murego.

Eblas ankaŭ ĝui malmultekostan, tamen tre bonan tranokton en iama klostro.

Nome de la Esperanto-muzeo vin invitas Petro Chrdle, membro de la Muzea grupo respondeca pri eksternandaj rilatoj (chrdle@kava-pech.cz)

« Lasta redakto: 24 aprilo 2017, 12:56:20 ptm de Roland Rotsaert »