+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Propono pri Auroville (Hindio)

Aŭtoro Fadeno: Propono pri Auroville (Hindio)  (Legita 3956 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Propono pri Auroville (Hindio)
« je: 06 aŭgusto 2017, 07:47:04 atm »
Mi proponas al vi akompani mian projekton konatigi Esperanton en Aŭrorurbo (Auroville) apud Pondiĉero en la suda parto de Hindio, unu el la plej taŭgaj lokoj por uzi la internacian lingvon sed ankaŭ la plej malfacila,  ĉar superregas tie la angla lingvo.

Mi estos en Aŭrorurbo je la 20-a de Septembro ĝis la fino de Oktobro 2017 kaj je la 28-a de Decembro 2017 ĝis la 3-a de Marto 2018. Tiuj periodoj estas taŭgaj pro tiea vetero. Krome, en 2018 okazos la 50-a datreveno de la kreado de Aŭrorurbo kaj venos tien multaj mondfamaj personoj.
Por pliaj informoj skribu al mi senhezite : evo-stikulo@orange.fr
Ĝis revido en Aŭrorurbo ! 
                     
Ewa   Grochowska

Pli da informoj en la aldonita pdf-dokumento, je https://eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADrorurbo kaj http://www.auroville-international.org/