Agendo / Agenda > Agenda / Agendo

Gaja Semajnfino en Schwäbisch Gmünd 8-10 okt. 2017

(1/1)

Roland Rotsaert:

BAVELO (Esperanto en Baden-Virtembergo, Suda Germanio) kore invitas al sia ĉi-jara seminario.
Ĝi estas aparte interesa por Esperanto-parolantoj kaj aktivaj uzantoj, ĉar ĝi okazos en formo de "Gaja Semajnfino", kiu proponas podion por liberaj 15-minutaj kontribuoj ĉiaspecaj, do pri iu temo aŭ aktivaĵo, kiu interesas al vi, pri kiu vi volas atentigi aliajn esperantistojn ...
Do venu kaj prezentu vian interesaĵon al atentema publiko!
Kiam: 6a - 8a oktobro 2017
Kie:    Haus Schönblick, Schwäbisch Gmünd (inter Stutgarto kaj Aalen)
Pli:     esperanto-bw.de/seminario-eo 

Aliĝo, informoj: Inge.Simon <ĉe> esperanto.de

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio