+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  La muelilo de la fortuno

Aŭtoro Fadeno: La muelilo de la fortuno  (Legita 3878 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
La muelilo de la fortuno
« je: 19 aprilo 2018, 17:23:58 ptm »
Ĵus aperis ...

Ioan Slavici (1848 – 1925) estas klasikulo de la rumana literaturo. Li naskiĝis en Transilvanio, nun parto de Rumanio, sed kiu ĝis la unua mondmilito apartenis al la aŭstra-hungara monarkio. Siajn superajn studojn Slavici faris en Budapeŝto kaj Vieno. Li fariĝis novelisto, romanisto, memuaristo, ĵurnalisto. La novelo „Muelilo de la fortuno” aperis la unuan fojon en 1881. Ĝi estas majstroverko de Slavici, kiu per interesa rakonto kaj lerta psikanalizo ilustras la detruan efikon de la malmodereco kaj monavideco por la individuo. La protagonisto Ghiță estas honesta ŝuisto, kiu por akiri pli da mono, fariĝas drinkejestro en la iama muelejo nomata Muelilo de la Fortuno. Tie li fariĝas, eĉ se malvolonte, komplico de la timata Sămădău, porkomastro, sed kaŝe rabisto kaj murdisto. Ghiță ne kapablas rezisti al li, al sia propra monavideco, kaj la konsekvenco estas lia pereo kaj detruo de la familio. Slavici estis konvinkita moralisto, lia nekaŝita deziro estis moralinstrui la leganton.

 „La muelilo de la fortuno” jam aperis en hungara, angla kaj franca tradukoj kaj nun en Esperanto danke al la lerta plumo de Lenke Szász. La tradukintino estas konata ankaŭ al la legantoj de Monato, kie ŝi aperigas jen kaj jen eseon aŭ raporton pri Rumanio.

La novelo estas akirebla kiel klasika papera eldono, kaj kiel bitlibro en la dosierformoj ePub, PDF kaj Mobipocket. Kiu volas senpagi frandi la unuajn  ĉapitrojn povas preni ilin de https://retbutiko.net/eo/ero/mufo
« Lasta redakto: 27 aprilo 2018, 09:23:19 atm de PaulP »