+  Esperanto-forum
|-+  Pri la forumo / Betreft het forum
| |-+  Ideoj / Ideeën
| | |-+  Prilingvaj artikoloj por progresantoj

Aŭtoro Fadeno: Prilingvaj artikoloj por progresantoj  (Legita 11373 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Andreo Peetermans

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 14
  • Sekso: Vira
Prilingvaj artikoloj por progresantoj
« je: 01 februaro 2010, 14:16:58 ptm »
Saluton,

Vidinte la forumparton Lingvaj demandoj, mi ekhavis jenan ideon: eble ni povus verki serion da "artikoloj" pri gramatikaj temoj.

Ekzistas multaj lingveroj kiuj konfuzas komencantojn - kaj foje eĉ progresantojn! - ĉu ĉar Esperanto traktas iun problemon en alia maniero ol la gepatra lingvo, ĉu pro gramatikaj disputoj ene de la movado (ekz. riismo, ?liismo, raŭmismo, forta neologismemo (kaj la malo), ekstrema logikismo, ĝiaspecaj individuaj strangaĵoj, reformismo, k.t.p.). Ankaŭ la signifo de specifaj vortoj povas krei problemojn (ekz. kurioza, foresto, trinki/drinki, akcento/akĉento, komplemento/komplimento, germano/ĝermano...); aliflanke, ekzistas multe da tre utilaj vortoj (bleki, ujo, eco, kialo, ero, aro...) kiuj eble ne estas konataj de ĉiuj komencintoj. Kaj kiu ne konas, ne povas ĝui.

Tial mi proponas ke ni verku kiel eble plej mallongajn "artikolojn" pri specifaj lingvaj problemoj, pri oftaj eraroj, pri interesaj/utilaj (sed ne ĉiam konataj) lingveroj, k.t.p., sed ankaŭ pri la principoj kiuj gvidas nin ĉe la elekto de la plej bona esperanta dirmaniero (pri la rolo de la Fundamento kaj la diversaj skribaĵoj de Zamenhof, pri la principoj menciitaj de Makkink...).
Evidente, tiuj pecoj estu skribataj en la nederlanda, por pleja utileco al lernantoj. Mi mem volonte verkus artikolojn, sed ŝajnas al mi oportune ke mi havu almenaŭ unu kunlaboranton, por ke ni povu kontroli unu la alian kaj publikigi artikolojn kiel eble plej altkvalitajn kaj universalajn. Tiujn artikolojn ni povus publikigi en la forumsekcio Lingvaj demandoj aŭ, pli oportune, en aparta forumparto; estus tre bone se la ĝenerala retejo de FEL prezentus (t.e., kiam ekzistos iu kvanto da artikoloj) al siaj vizitantoj ligilon al la listo de tiuj artikoloj, por ke ĉiu flandra/nederlandlingva esperantisto povu trovi kaj legi ilin.
La celo estas doni al la progresantaj lernantoj de Esperanto la necesajn helpilojn por ekkoni bonan lingvo-uzon, donante al ili:
1) Firmajn normojn, kiam tio eblas;
2) Priskribon de la diversaj alternativoj, kiam ne estas unu universala normo;
3) La ilojn (gvidprincipojn) por fari bone pripensitan elekton el la alternativoj.


Mi jam havas ideojn pri la dezirataj ecoj kaj formo de tiuj artikoloj, sed tiujn mi esprimos en pli malfrua mesaĝo, kondiĉe ke estas iom da interesiĝo.

Andreo.

Albert1

  • Gasto
Re: Prilingvaj artikoloj por progresantoj
« Respondo #1 je: 01 februaro 2010, 16:22:38 ptm »
Vidinte la forumparton Lingvaj demandoj, mi ekhavis jenan ideon: eble ni povus verki serion da "artikoloj" pri gramatikaj temoj.
---8<---

Tio estas bonega ideo!
Bedaŭrinde mi ne sufiĉe regas la lingvon por aktive kunlabori sed se vi bezonas apartan rubrikon tio ne estas iu ajn problemo. Nur skribu kaj mi tuj faros.
 
 

Elsalutinta Andreo Peetermans

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 14
  • Sekso: Vira
Re: Prilingvaj artikoloj por progresantoj
« Respondo #2 je: 01 februaro 2010, 18:51:30 ptm »
Citaĵo
Mi mem volonte verkus artikolojn, sed ŝajnas al mi oportune ke mi havu almenaŭ unu kunlaboranton, por ke ni povu kontroli unu la alian kaj publikigi artikolojn kiel eble plej altkvalitajn kaj universalajn.

Mia amikino Kimmie (nepre konata de la anoj de la antverpena klubo) ĵus proponis sian helpon por Tiu ĉi projekto. Plusa kunlaboranto, precipe se jam malnova esperantisto, tre bonvenus.

Kimmie

  • Gasto
Re: Prilingvaj artikoloj por progresantoj
« Respondo #3 je: 01 februaro 2010, 20:58:31 ptm »
Mi esperas ke ni havos multe da kunlaborantojn, cxar mi ne kredas ke ni povas fari tiu cxi sen asisto...

x
« Lasta redakto: 01 februaro 2010, 21:00:54 ptm de Kimmie »

Elsalutinta Andreo Peetermans

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 14
  • Sekso: Vira
Re: Prilingvaj artikoloj por progresantoj
« Respondo #4 je: 03 februaro 2010, 09:51:34 atm »
Ni komencis la laborojn. Ankoraŭ ne necesas krei tiun apartan rubrikon: mi rekontaktos vin pri tio kiam ni havos iom da materialo por enmeti. Dankon pro la subteno.  'eoster'