+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  IF en Xanten, Germanio

Ligitaj eventoj

  • IF en Xanten, Germanio: 27 decembro 2011 - 03 januaro 2012

Aŭtoro Fadeno: IF en Xanten, Germanio  (Legita 3610 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Sekretario F.E.L.

  • Gasto
IF en Xanten, Germanio
« je: 01 marto 2011, 15:38:23 ptm »
IF - la tradicia novjara aranĝo
por familioj kaj plenkreskuloj

28-a Internacia Festivalo en germana Xanten [Ksánten]
 
27 dec 2011 - 3 jan 2012
(kun plilongiga ebleco ĝis 4 januaro 2012)

IF - Internacia Festivalo ofertas al vi specifan programon por plenkreskuloj kaj familioj (kun aŭ sen infanoj). IF okazas sub profesinivela gvido kaj kunvenigas ĉiujare 120 - 160 personojn el proksimume 20 landoj.
IF estas aranĝo por lingve spertaj personoj, kono de Esperanto kaj ĝia uzo estas gravaj, sed laŭdezire ni ofertas porkomencantajn kaj / aŭ paroligajn kursojn, ekzemple por via partnero.
Ni proponas varian programon, t.e. matene kaj posttagmeze altnivelaj prelegoj pri la kadra kaj aliaj temoj (ofte en 3 paralelaj ofertoj), kursoj, promenoj kaj tuttaga ekskurso; vespere koncerto, magio kaj danco, silvestraj balo / -bufedo kaj internacia vespero (vd. detalojn en la pasintjara programo, elŝutebla ĉi-malsupre).
Nia programo komenciĝas la 27-an de decembro per la interkona vespermanĝo, programfino la 3-an de januaro post matenmanĝo. La plilongiga tago finiĝas la 4-an de januaro, same post matenmanĝo.
Laŭdezire paralela (dumtaga) programo por infanoj sub gvido de kunlaborantoj. Infanoj laĵeble havu E-lingvajn konojn. Subtrijarul(-in)oj estas senkotizaj, sed gepatroj mem okupiĝas pri ili (manĝo kaj prizorgo). Laŭdezire disponeblas infanaj litetoj en limigita kvanto.
Ankaŭ ĉi-jare nia Knajpo - la fama trinkejo en Esperantujo - bonvenigas vin, ĉuu ĝin denove ĉe biero, vino kaj koktelo, en etosoplena rondo, inter viaj novaj kaj malnovaj geamikoj ...
Xanten [pr: Ksánten] estas konata germana urbeto, proksima al la nederlanda limo, konata pro sia arkeologia parko (kun rekonstruoj el la romia epoko) kaj majesta katedralo; vd. paŝon urbo. La klerigejo ofertas agrablajn salonojn, du- kaj kvarlitajn ĉambrojn (ĉiuj kun duŝo kaj necesejo) kaj etosoplenan trinkejon (nia estonta Knajpo); vd. paŝon domo. Laŭdezire transporta servo de / al la urba stacidomo.

http://www.internacia-festivalo.de/