+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Forpasis Wim de Smet

Aŭtoro Fadeno: Forpasis Wim de Smet  (Legita 6336 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Forpasis Wim de Smet
« je: 13 marto 2012, 19:43:25 ptm »
Wim M. A. DE SMET (naskiĝis la 19-an de oktobro 1932 en Antverpeno, mortis la 10-an de marto 2012 en Kalmthout) estis flandra zoologo, fakulo pri cetacoj. Li estis esperantisto kaj plenrajta membro de AIS San-Marino, al kiu li apartenis ekde la fondo.

De Smet licenciiĝis pri zoologio en 1954. Post studvojaĝoj tra Afriko en 1955/56 li studis en Italio, Svedio kaj Skotlando kaj en 1961 iĝis aspiranto-esploristo ĉe la belga ŝtata fondaĵo pri Sciencaj Esploroj. En 1966 li doktoriĝis kaj poste estis profesoro en la Nacia Universitato de Ruando (1986/1987), en Paramaribo (1988/89), Surinamo (1989/90) kaj Gabono (ekde 1991). Li instruis en Esperanto en AIS-sesioj en Treviro (Germanio) kaj Bydgoszcz (Pollando).

De Smet ellaboris projekton pri "Nova Biologia Nomenklaturo" (NBN), per kiu li celis ordigi la iom kaosan nomenklaturon precipe de zoologio. Verko lia pri NBN ricevis la Premion Pirlot de 1999.


Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Wim de Smet: Universala Esperanto-Asocio en la jardeko 1970-1980
« Respondo #1 je: 13 marto 2012, 22:24:41 ptm »
Mi ĉi tie deziras mencii verkon de Wim De Smet, kiun mi ĵus ekkonis. Temas pri lia kontribuo al Universala Esperanto-Asocio 1970-1980 - Premio Miyoshi. En ĝi li priskribas en 20 paŝoj la antaŭhistorion de la 'Puĉo de Hamburgo', t.e. la ne-reelekto de Ivo Lapenna dum la universala kongreso de 1974.
Mi nur post tiuj eventoj venis en la movado kaj mi foje iom aŭdis pri tio, sed nur legante la tekston de Wim De Smet mi komprenis kio okazis kaj kial. Vere legenda kaj pensiga. Estas recenzo je http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/uea1.html. La recenzanto laŭ mi estas tro severa por la aŭtoro, sed mi ja estas de posta generacio...
« Lasta redakto: 13 marto 2012, 22:26:20 ptm de Roland Rotsaert »