+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Interesaj retpaĝoj / Interessante webpagina's (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Lingva teknologio por Esperanto

Aŭtoro Fadeno: Lingva teknologio por Esperanto  (Legita 8786 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Lingva teknologio por Esperanto
« je: 07 decembro 2012, 22:24:03 ptm »



LINGVOHELPILOJ POR TEKSTPRILABORADO, RETUMADO, LINGVO-ANALIZO, TRADUKADO, ktp.

Jam troviĝas tiaj informoj surhttp://www.dmoz.org/World/Esperanto/Komputado/Programoj/Lingvaj/  kaj surhttp://blogo.ikso.net/2008/10/klavararangxo-por-vindozo/#more-68  tamen tralegu subajn aldonajn informojn por ke ili eble servu al tute aktuala retpaĝo pri tiu temo :


ĉapelIGO DE LITEROJ EN ESPERANTO

RETA HELPILO MASTRUMSISTEME SENDEPENDA"KONVERTILO" (FEL)

Por tiuj kiuj ne volas instali plian programon sur sia komputilo, Flandra Esperanto-Ligo havas *konvertilon*. Tajpu la esperantan tekston per via kutima programo laŭ iu el la surogataj metodoj (cx, ch...). Kiam via teksto estas preta, kopiu ĝin al http://www.esperanto.be/konvertilo.php, klaku sube de la ekrano sur la uzata kombino kaj rekopiu la tekston kun la ĉapelitaj literoj al via programo.

Alia konvertilo troveblas sur http://kavlan.perso.sfr.fr/esperanto-en-eo/konvertilo02.html


WINDOWS/VINDOZONun Unikodo estas ĉenerale uzata en interreto kaj estas pluraj iloj por surekranigi la bezonatajn Esperanto-literojn. Jen ekzemploj :

"EK!"

Unu el la plej malnovaj estas 'EK!' (http://www.esperanto.mv.ru/Ek/). ĝi estas simple instalebla sed ne uzeblas kun kelkaj programoj (ekzemple WordPerfect). ŝajne ĝi tamen ne funkcias en Windows Vista. Tie, kaj ankaŭ en pli malnovaj versioj de Vindozo, oni povas anstataĵe uzi la programon, preneblan ĉi tie: http://www.esperantilo.org/

DUOBLILO

ĉel Ro?a
ĝi momente mi uzas por mia 7-vindozo kontentige programeton DUOBLILO. 
a) ĝi funkcias perfekte, ne fuŝas uzadon de supersignoj alilingvaj (antaĵe mi uzis na Amiketo sed se mi bezonis tajpi supersignojn de mia denaska, kiuj estas ne tiuj de esperanto, mi devis elŝalti la programeton...  ĉenis!)
b) Nura tre eta ĉeno de Duoblilo ĉe mi estas kiam mi bezonas tajpi duoblan s: inter ili mi devas tajpi - (streketon) male tajpante duoblan s tio iĝos ?
c) Fine, por ea supersignado kun Duoblilo sufiĉas duoble tajpi: s c h g, kaj y por ŭ?


KAPJESLETTERS

Albert Claesen desegnis adaptilon de la klavaro, per kiu la Esperanto-litero estas kreita per kombino de la 'morta' litero '^' kaj la normala litero (instrukcioj je http://albertclaesen.be/esperanto/kapjesletters.html).

iOS (Mac, Apple)

Sur la google grupo de Esperanto ĉe Stanford University troveblas informoj kaj elŝuteblaj dosieroj pri tajpi Esperanton sur iOS (Mac) : https://groups.google.com/d/msg/esperanto-stanford/lx4QbucWn2s/GvUMp_SXN0QJ

Andrea Monticuesur Google+ :Mi havas Mountain Lion kaj ne povas komenti pri Snow Leopard.  Tamen ... En la supre dekstra angulo de la ekrano, estas flago por la lingvo, kiun la OS uzas.  Pro tio ke mi plejofte uzas la usonan anglan, la surekrana flago estas la usona.  Supozas mi, ke via ekrano montras la belgan flagon, ĉu ne?  Mi povas musklaki la flagon kaj elekti la lingvon "U.S. Extended."  Kiam tio estas aktiva, mi povas uzi ĉiujn unikodajn literojn.  Por la litero ŭ, mi nur tajpas "option-b" kaj poste u. Por ŝ, mi tajpas "option-6, poste s". ?

AMIKETO POR MAC OS X


Federiko Gobbo : Amiketo taŭga por Mac sur http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketomak



KOMENTOJ KAJ ALDONOJ :

Abu Kasym4 jan. 2013 Mi ne memoras kial, sed mi preferas kaj uzas nun "Tajpi", la klonon de «Ek!», per prefiksa metodo ; (;s - > ?)?. Ligo : zz9pza.net/tajpiMarc Hanisch4 jan. 2013 

Mi uzas mian propran ilon:
http://codewithstyle.de/esperantilo.html?Randy Dean4 jan. 2013

Mi uzas tajpi ĉe Vindozo, la Esperanta klavaro ĉe Androido, kaj klavaro ĉe ChromeOS.?

Manuel P4 jan. 2013

Por navigilo Firefox/Iceweasel ekzistas kromprogramo (extension) nomata
"abcTajpu" (tiel, en esperanto) kiu ebligas tajpadon de signoj ekster la atingo de via fizika klavaro.?

Russ Williams4 jan. 2013

Mi kreis por Linukso (Linux) propran klavaran aranĝon, por tajpi AltGr+c por krei ĉ, AltGr+g por krei ĝ, ktp.?



Federiko Gobbo : Amiketo taŭga por Mac sur http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketomak

ESPERANTILO :http://lingvohelpilo.ikso.net/Gramatikkontroliloj jam delonge ekzistas por multaj naciaj lingvoj, sed nur lastatempe ekaperas ankaŭ por Esperanto. Esperantilo estas programo de la pola programisto Artur Trzewik (loĝanta de multaj jaroj en Germanio), danke al kiu oni povas skribi, traduki kaj korekti ortografie kaj gramatike tekstojn kaj ankaŭ fari multajn interesajn lingvajn analizojn en Esperanto.ĝi estas sendube la plej bona komputila ilo por la esperantista movado – vere impona laboraĵo. Esperantilo povas esti ankaŭ legilo de tekstoj kun helpo de vortaro. Imagu havi altnivelan gramatikkontrolilon por Esperanto kiu atentigus komencantojn pri verŝajnaj eraroj, ne nur literumaj, sed ankaŭ gramatikaj kiu donus ŝanĝoproponojn ordigitajn laŭ verŝajneco, laŭ la erarkunteksto kaj kiu helpus ankaŭ al spertaj Esperantistoj per "kontrollegado" de longaj dokumentoj.

TRADUKHELPILOJ
  • Cucumis - Senkotiza tradukservo interrete por Esperanto kaj aliaj lingvoj. 
  • Apertium - sistemo de maŭintradukado kiu povas traduki el la hispana kaj el la kataluna en kaj el la angla en Esperanton
  • Elitrad - pri maŭintradukado kun i.a. senpage uzeblaj tradukiloj inter esperanto kaj la angla (esperante kaj angle)
  • Esperantilo - traduka sistemo (GPL) kun plene aŭtomata aŭ duone aŭtomata tradukado de Esperanto al pola kaj germana lingvoj (esperante, germane kaj pole)
  • Ligo :http://www.itranslate4.eu

  • E@I tradukejo »  La tradukejo de E@I - komuna tradukejo por diversaj Esperanto-projektoj kaj tekstoj
« Lasta redakto: 22 junio 2013, 21:48:34 ptm de verda vojo »