+  Esperanto-forum
|-+  Pri la forumo / Betreft het forum
| |-+  Ideoj / Ideeën
| | |-+  Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne

Aŭtoro Fadeno: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne  (Legita 2336 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta verda vojo

  • Nieuweling
  • *
  • Afiŝoj: 23
  • Sekso: Vira
    • Esperanta Naturamikaro
Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
« je: 22 julio 2013, 22:11:07 ptm »
kaŝnomoj eble ne ekzistus se pli da forumoj, sociaj retoj, ne PUBLIKE montrus al la mondo ĉiujn prikomentojn kaj uzus ensalutadon kun kodo kiun disponigas la asocio al tiuj kiuj estas membroj ekzemple ?

Elsalutinta Robert

  • Nieuweling
  • *
  • Afiŝoj: 16
  • Sekso: Vira
Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
« Respondo #1 je: 25 julio 2013, 00:09:42 atm »
Por mi kaŝnomo estas signo de malĉentileco.

Mi pensas, ke oni ne prenu uzon de certa uzantnomo kiel malĉentilecon. Kiam oni registriĝas ĉe forumo, oni kutime havas la elekton, kiujn informojn doni pri si. La administranto de la forumo ja povas ŝanĝi la kondiĝojn por registriĝo, se li tion volas.

Mi ne certas, ke mi uzus la vorton 'kaŝnomo' rilate uzantnomon. Eble en iuj okazoj oni vere volas sin kaŭi, sed ĉenerale oni volas nur konservi sian privatecon en la interreto. Ne ĉiu volas esti facile serĉebla per Guglo! Tio ne nepre estas malbona afero.

ĉu ili hontas pri propraj diroj?

Eble iuj homoj ja hontas aŭ hontu pri siaj diroj, sed tio ne nepre rilatas al la elekto de uzantnomo.

Montru vian vizaĵon en diskuto, estu honesta!

Mi ne implicus, ke homo estas malhonesta nur pro tio, ke li ne volas uzi sian plenan nomon en publika forumo. Mi preferus juĝi homon laŭ tio, kion li diras kaj faras. Mi fakte konas multe da homoj (ĉefe per Lernu) kiuj uzas kromnomon aŭ ion similan en la interreto. ĉe Lernu neniu postulas de aliaj, ke ili nepre indiku sian plenan nomon, kaj ofte estas tiel en interretaj forumoj (ankaŭ ekster Esperantujo).

Ofte oni ekscias la veran identecon de persono per privata mesaĝo aŭ per retpoŝto. Iafoje oni neniam ekscios! Fakte, mi laboris/as kun Darkweasel (Mustelulo) por fari la tradukon de la interfaco de Tiu ĉi forumo. Tiuj estas liaj uzantnomoj ĉe Lernu kaj SMF - nur unufoje mi ekvidis parton de lia reala nomo, sed eĉ tio estis tute hazarda, ĉar ŝajnis, ke li unue forgesis forigi tiun informon dum la konfigurado de sia retpoŝto! Mi do konas lin kiel Darkweasel, kaj eĉ se mi ne certas pri lia reala nomo, mi ĉiuokaze tre respektas lin kiel Esperantiston.
« Lasta redakto: 25 julio 2013, 00:17:17 atm de Chainy »

Albert1

  • Gasto
Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
« Respondo #2 je: 29 julio 2013, 19:56:00 ptm »
ĉar lastatempe komencis disputon pri pseŭdonimo aŭ ne, mi proponas ke oni ĉi tie trankvile kaj sen ofendoj skribos pri sia propra opinion.
Mi ankaŭ aldonas enketon dum 30 tagoj en kio vi povas elekti inter kvin opcioj:
  • Mi tute kontraŭstaras la uzon de kaŝnomoj
  • Mi ŝatas kaŝnomojn kun la vera nomo videbla en la profilo de ano
  • Mi ŝatas kaŝnomojn kun la vera nomo kaj retadreso videblaj en la profilo de ano
  • Mi volas la veran nomon kiel la ensalutnomon (kelkfoje adaptita por eviti duoblajn nomojn)
  • Mi ŝatas kaŝnomojn por la tuta forumo


Se sufiĉe da membroj de Tiu ĉi forumo montras certan preferon, mi esperas ke la administrantoj faros la necesajn ŝanĝojn.
« Lasta redakto: 29 julio 2013, 20:52:55 ptm de Albert CLAESEN »

Elsalutinta Pilgrimo

  • Forumbeheerder
  • Junior
  • *****
  • Afiŝoj: 55
Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
« Respondo #3 je: 29 julio 2013, 20:39:50 ptm »
Mi jam partoprenis en dek aŭ pli diversaj retforumoj kaj uzado de kaŝnomoj kutime nur estas malpermesita en privataj forumoj. En publikaj forumoj, kutime oni principe ebligas kaŝnomojn, kiel antaŭvidata en universalaj homaj rajtoj de privateco kaj libereco de esprimo. Rajtoj kiuj certe en interetmedioj estas konsiderata kiel necesa. Ne ĉar "pseudonimaj" homoj estus krimuloj sed pro la principo de libera interreto mem.

Mi mem laŭ principo neniam uzas mian propran nomon en forumo kiun iu-ajn povas legi kaj viziti.

Kiu fakte povas legi ĉi-tieĉ ĉu nur la membroj de FEL (aŭ de la Belgaj asocioj)?

Elsalutinta PaulP

  • Forumbeheerder
  • Senior
  • *****
  • Afiŝoj: 405
  • Sekso: Vira
    • Persona retejo
Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
« Respondo #4 je: 29 julio 2013, 21:09:41 ptm »

Kiu fakte povas legi ĉi-tieĉ ĉu nur la membroj de FEL (aŭ de la Belgaj asocioj)?

Mi pensas, ke ĉiu povas legi. Simple elsalutu kaj revenu. Vi povos vidi ĉion, kion vi skribis.

Elsalutinta Pilgrimo

  • Forumbeheerder
  • Junior
  • *****
  • Afiŝoj: 55
Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
« Respondo #5 je: 29 julio 2013, 21:44:42 ptm »

Kiu fakte povas legi ĉi-tieĉ ĉu nur la membroj de FEL (aŭ de la Belgaj asocioj)?

Mi pensas, ke ĉiu povas legi. Simple elsalutu kaj revenu. Vi povos vidi ĉion, kion vi skribis.

ĉu ankaŭ partopreni? Kiel oni kontrolas novajn aliĝantojn?
ĉar se iu ajn povas aliĝi kaj partopreni, eĉ tute ne havas senson *devigi* homojn de uzi veran nomon. Mi simple diras ke mia 'vera nomo' estas Mr. Pelgrims.  Kiu kontrolos tion? Kiel?

Ne ĉiu volas esti facile serĉebla per Guglo!

Mi ekzemple ne ŝatas tion.

Albert1

  • Gasto
Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
« Respondo #6 je: 29 julio 2013, 22:48:49 ptm »
Mi pensas, ke ĉiu povas legi. Simple elsalutu kaj revenu. Vi povos vidi ĉion, kion vi skribis.

ĉu ankaŭ partopreni? Kiel oni kontrolas novajn aliĝantojn?
ĉar se iu ajn povas aliĝi kaj partopreni, eĉ tute ne havas senson *devigi* homojn de uzi veran nomon. Mi simple diras ke mia 'vera nomo' estas Mr. Pelgrims.  Kiu kontrolos tion? Kiel?
Tiu ĉi forumo estas ege fleksa kaj povas esti tre facila adaptita al diversaj deziroj. Nur estas granda problemo ekscii kion volas la Esperantistoj?
Lastatempe pliaj personoj demandas sin ĉu la malsukceso de la forumo estus ĉar oni devas ensaluti pere de pasvorto.
Ili trovas la sistemon tro malfacila.  ???
 
  • Sen uzantnomo kaj pasvorto ne eblas iu ajn protekton.
    Ankaŭ ne eblas fermi kelkajn rubrikojn do ĉio devas esti videbla al ĉiuj.
  • Se ĉio estas videbla kaj kelkaj homoj volas reagi sed ne volas (aŭ scipovas) ensaluti, ĉion devas esti libere alirebla.
  • Se ĉio estas tute malfermita por ĉiuj, tute ne eblas havi kontrolon pri kiu eniras la sistemon. Do ankaŭ neniu scias kiu estas kiu.

Nuntempe estas kontrolo por novaj anoj pri ensaluto pere de uzantnomo, pasvorto, vera nomo kaj antaŭnomo kaj la unua fojo per 'kaptcha' (miksitaj literoj kaj ciferoj ne legebla per maŭino).
Administranto ricevas tiun mesaĝon, kontrolas ĝin kaj decidas ĉu la ano povas esti membro aŭ ne.
 
Pilgrimo, vi certe pravas ke oni ne ĉiam povas esti certe pri la donitaj nomoj sed la plimulte da falsaj nomoj estas sufiĉe 'falsa' por ke oni rekonas la spammaŭinojn el la veraj homoj.
(kelkaj ekzemploj: gavrilovsmol1909, Truman5934, hara2021, Cantos0417, ...ktp ...)



Miaj personaj preferoj estas ke:
  • ĉiu gasto povas legi ĝeneralan parton por havi impreson pri kiu temas la forumon
  • se li/ĝi havas intereson, li/ĝi devas aliĝi por legi pliajn partojn
  • depende de la membreco li/ĝi povos eniri specifika(j)n grupo(j)n kun certaj rajtoj depende de la membreco kaj aligita grupo
Tamen mi ankaŭ scias ke estas ege malmultaj Esperantistoj kiuj volas aktive partopreni kaj tial oni decidis post kelka tempo ke ĉiu vizitanto povas legi ĉion kaj nur registritaj membroj povas reagi.
 
Mi nun estas tre scivolema kiom da respondoj venos al Tiu ĉi enketo kaj kiujn ŝanĝojn ni devas fari?
« Lasta redakto: 30 julio 2013, 03:04:18 atm de Albert CLAESEN »

Albert1

  • Gasto
Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
« Respondo #7 je: 01 aŭgusto 2013, 02:06:09 atm »
ĉar lastatempe komencis disputon pri pseŭdonimo aŭ ne, mi proponas ke oni ĉi tie trankvile kaj sen ofendoj skribos pri sia propra opinion.
Mi ankaŭ aldonas enketon dum 30 tagoj en kio vi povas elekti inter kvin opcioj:
ATENTU!
Por vidi kaj partopreni la enketon, oni devas ensaluti!
 

Albert1

  • Gasto
Re: Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne
« Respondo #8 je: 31 aŭgusto 2013, 15:54:15 ptm »
Malgraŭ la (ŝajne) forta diskuto pri la uzo de kaŝnomoj aŭ ne, nur 9 (Naŭ) gemembroj vere interêsiĝis .
Ok el la naŭ partoprenantoj estas por la uzo de kaŝnomoj (4 - 4) kun malgranda diferenco en la elekto.
Do ekde nun la veraj nomoj estos devigitaj por la registrado KAJ videblaj en la profilo de la ano sed NUR por registritaj anoj kiuj ensalutis.