+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Lingvaj demandoj / Taalproblemen (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Internettaalkorrektor - verzoek om te testen

Aŭtoro Fadeno: Internettaalkorrektor - verzoek om te testen  (Legita 18136 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roger Verhiest

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 21
  • Sekso: Vira
Internettaalkorrektor - verzoek om te testen
« je: 06 junio 2009, 14:43:24 ptm »
Estus bonege, se pluraj sxatus testi la "lingvohelpilon" de E@I k ESF: http://beta.visl.sdu.dk/lingvohelpilo/

Uzu prefere Fajrovulpon (la interfaco ne estis testita en aliaj retumiloj).

Kreis la lingvohelpilon cxefe Eckhard Bick (komputillingvisto kaj e-isto) kun helpo de Bertilo Wennergren kaj Sonja Petrovic Lundberg. Pri uzataj teknikoj ktp, vidu http://lingvohelpilo.ikso.net/pli.html .

Kiel testi / helpi?
Iru al http://beta.visl.sdu.dk/lingvohelpilo/ , entajpu frazon kun gramatika eraro kaj kontrolu cxu la sistemo trovas la eraron. Se ne, estus bone se vi raportus tion al "eckhard.bick@mail.dk" (raportu ankaux se la lingvohelpilo trovas eraron en korekta frazo!) - tio multe helpus la projekton!

La lingvohelpilo ankoraux estas en "beta"-fazo kaj restas multe da testado kaj plibonigado antaux ol gxi povos esti uzata de la cxefa celgrupo, nome komencintoj, ekz en la forumo kaj mesagxosistemo de lernu.net.

Grandan antauxdankon!

Amike,

Hokan - projektiniciatinto (sed poste mi ne povis multe kontribui)

el [programistoj-respondas]


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

Albert

  • Gasto
Re: Internettaalkorrektor - verzoek om te testen
« Respondo #1 je: 15 junio 2009, 20:09:51 ptm »
Estus bonege, se pluraj sxatus testi la "lingvohelpilon" de E@I k ESF: http://beta.visl.sdu.dk/lingvohelpilo/

Mi testis iomete la lingvohelpilon sed dubas pri la rezulto?
 
Mi tajpis: "Povas esti problemon kion mi ne povas solvi."
 
La helpilo reagis per:   
  • "La lingvohelpilo trovis 2 lokojn, kiuj eble estas eraraj. Eble vi volas korekti ilin."
    ĉu ne estas (malgranda) eraro en tiu frazo mem?
    Fakte ne estas la lokoj kiuj estas eraraj, ĉu?
    ĉu oni ne plibone skribu "en kiuj" aŭ "kie" kaj "eraroj" por esti pli klaraŭ
    ekz.: "La lingvohelpilo trovis 2 lokojn, /en kiuj/kie/ eble estas eraroj. Eble vi volas korekti ilin."
  • "El tiuj 2 estas gramatikaj, 2 estas malmolaj."
    Kio signifas "malmola eraro"?
  • "La subjekto ĉiam estas nominativa, ne akuzativa, eĉ kiam ĝi estas post la verbo. Pluvis ŝtonojn. -> Pluvis ŝtonoj"
    ĉar mi skribis: "Povas esti problemon", mi kredas (kaj scias) ke devas esti nominativo, sed ege dubas ĉu "problemo" kaj "ŝtonoj" povas esti subjekto?
    ĉu en tiuj ĝi frazoj oni ne povas paroli pri "nedefinita subjekto"?
Vidu aldonaĵon
« Lasta redakto: 15 junio 2009, 20:13:46 ptm de Albert »

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Internettaalkorrektor - verzoek om te testen
« Respondo #2 je: 16 junio 2009, 10:31:33 atm »

 
  • "La lingvohelpilo trovis 2 lokojn, kiuj eble estas eraraj. Eble vi volas korekti ilin."
    ĉu ne estas (malgranda) eraro en tiu frazo mem?
    Fakte ne estas la lokoj kiuj estas eraraj, ĉu?
    ĉu oni ne plibone skribu "en kiuj" aŭ "kie" kaj "eraroj" por esti pli klaraŭ
    ekz.: "La lingvohelpilo trovis 2 lokojn, /en kiuj/kie/ eble estas eraroj. Eble vi volas korekti ilin."
Nu, ne temas pri lingva eraro, sed certe pri eraro kontraŭ la logiko. Via propono kun "en kiuj eble estas eraroj" certe estas pli bona laŭ mi.
Citaĵo
  • "El tiuj 2 estas gramatikaj, 2 estas malmolaj."
    Kio signifas "malmola eraro"?
Mi ne havas la plej etan ideon!
Citaĵo
  • "La subjekto ĉiam estas nominativa, ne akuzativa, eĉ kiam ĝi estas post la verbo. Pluvis ŝtonojn. -> Pluvis ŝtonoj"
    ĉar mi skribis: "Povas esti problemon", mi kredas (kaj scias) ke devas esti nominativo, sed ege dubas ĉu "problemo" kaj "ŝtonoj" povas esti subjekto?
    ĉu en tiuj ĝi frazoj oni ne povas paroli pri "nedefinita subjekto"?
Mi ne estas gramatikisto, kaj mi ne scias, kiel nomiĝas tiu fenomeno. Mi nur scias, ke en Esperanto oni diras "pluvis problemoj", "pluvis kugloj", "pluvis maro da malfeliĉaĵoj" (el Don Kiĥoto) ktp., ĉio nominativo, dum en la nederlanda "pijpestelen" estus rekta objekto, ĉu ne?

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Internettaalkorrektor - io por Horizontaal?
« Respondo #3 je: 16 junio 2009, 10:36:09 atm »
Mi intencis noti la eron por la 'Nieuwsbrief' de Horizontaal, sed eble la temo meritas tutan artikolon en Horizontaal?

Roland

Espero

  • Gasto
Re: Internettaalkorrektor - verzoek om te testen
« Respondo #4 je: 16 junio 2009, 19:59:15 ptm »
Citaĵo
   
  • "La subjekto ĉiam estas nominativa, ne akuzativa, eĉ kiam ĝi estas post la verbo. Pluvis ŝtonojn. -> Pluvis ŝtonoj"
    ĉar mi skribis: "Povas esti problemon", mi kredas (kaj scias) ke devas esti nominativo, sed ege dubas ĉu "problemo" kaj "ŝtonoj" povas esti subjekto?
    ĉu en tiuj ĝi frazoj oni ne povas paroli pri "nedefinita subjekto"?
Mi ne estas gramatikisto, kaj mi ne scias, kiel nomiĝas tiu fenomeno. Mi nur scias, ke en Esperanto oni diras "pluvis problemoj", "pluvis kugloj", "pluvis maro da malfeliĉaĵoj" (el Don Kiĥoto) ktp., ĉio nominativo, dum en la nederlanda "pijpestelen" estus rekta objekto, ĉu ne?

Mi nur volis mencii ke en la programo oni skribas pri "la subjekto" sed la vortoj "problemo" kaj "ŝtonoj" ne povas esti subjekto en la uzitaj frazoj ĉar tiuj frazoj ne havas subjekton en Esperanto.
Temas pri "nepersonaj" aŭ "sensubjektaj" propozicioj.
En la nederlanda oni havas nedefinitan subjekton (loos onderwerp) "ĝi" (het).
 
La verboj: pluvi, hajli, neĝi, ktp, estas nepersonaj verboj ĉar ili ne povas indiki kiu aŭ kio pluvas, hajlas, ...
 
Laŭ mi estas "problemo" en la supre menciita frazo "naamwoordelijk deel van het gezegde", sed mi ne plu memoras la Esperantan nomon.

Elsalutinta Andreo Peetermans

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 14
  • Sekso: Vira
Re: Internettaalkorrektor - verzoek om te testen
« Respondo #5 je: 28 junio 2009, 12:52:03 ptm »
Jes, tiu frazo hajlas ŝtonoj estas interesa afero... Veras ke 'hajli' estas difinita kiel verbo nulvalenta (t.e. senkomplementa); oni atendus do ke ĝi neniam havas subjekton (nek rektan objekton: verbo kiu ne havas subjekton ne povas havi rektan objekton).

En realo, tio ja povas okazi: ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en lingvoj kiel la itala, verbo laŭvortare nulvalenta povas havi subjekton:

Piove    Pluvas
Piovono rane    Pluvas ranoj, 'rane' estas subjekto de 'piovono', kaj pro tio 'piovono' estas en pluralo.

Tio aspektas iom strange por nederlandlingvanoj ĉar ni uzas nerealan subjekton 'het'.

Konsekvence:
 
Het regent    Pluvas
Het regent kikkers   Pluvas ranoj

Pro tio, en la nederlanda aspektas kvazaŭ 'het' estus subjekto de 'regent', kaj 'kikkers' ĝia rekta objekto. Sed ne estas tiel en Esperanto!

« Lasta redakto: 26 aŭgusto 2010, 15:32:56 ptm de Andreo Peetermans »