+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Lena Karpunina (1963-2013)

Aŭtoro Fadeno: Lena Karpunina (1963-2013)  (Legita 3572 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Lena Karpunina (1963-2013)
« je: 06 novembro 2013, 13:29:54 ptm »
 La 4an de novembro forpasis Lena Karpunina, multjara kunlaborantino de Flandra Esperanto-Ligo. ĝi aperigis plurajn novelojn siajn en la magazino MONATO kaj aperigis ĉe FEL siajn novelarojn La Bato kaj Neokazinta amo.
 
 Jen, kun afabla permeso de la redakcio de La Balta Ondo la nekrologa artikolo el tiu revuo:
   ĝi naskiĝis en la Ruslanda urbo Kaluga, sed en la infanaĵo kune kun la familio ĝi ekloĝis en Du?anbeo, la ĉefurbo de Taŭikistano, kie ĝi diplomitiĝis en la Taŭikia ŝtata Politekniko (1986) kaj laboris kiel inĉeniero pri aŭtomobiloj. En 1993 ĝi migris al Germanio, kie ĝi loĝis 20 jarojn en Berlino kun sia edzo, konata esperantisto Gerd Bussing.
 
 En 1988 ĝi lernis Esperanton kaj dum kelkaj jaroj partoprenis multajn esperantistajn kongresojn kaj renkontiĝojn. Komence de la 1990aj jaroj ĝi ekverkis novelojn en Esperanto, kiuj aperis en Monato kaj aliaj gazetoj, kaj ricevis kelkajn premiojn kaj honorajn menciojn en la Belartaj Konkurso de UEA. Kun la aŭtora nomo Lena Karpunina aperis du ĝiaj novelaroj: La bato (2000, 2a eld. 2006) kaj Neokazinta amo (2007).
 
 “ĝia majstra talento verkista konsistas ĉefe el homa psikologio kaj kapablo prezenti eĉ la plej strangajn personojn tiel, ke la leganto akceptas kaj eĉ ekŝatas ilin. En la Esperanta literaturo Tiu ĉia talento estas vere malofta”, – skribis pri ĝi Sten Johansson.
 
 En 2010 pro siaj literaturaj meritoj Jelena Karpunina estis elektita al la Akademio de Esperanto, kie ĝi laboris en la sekcioj “Literaturo” kaj “Konsultejo de la Akademio”.
 
 Konatiĝinte kun Lena en Eŭropo-Azio’ 91 en Sverdlovsk (1991), kie ĝi multe rakontis pri sia vivo kaj pri la malfacila situacio en la Centra Azio fine de la perestrojko, ni poste malofte havis la eblon renkontiĝi sed kun ĝojo sekvis ĝian literaran karieron. Bedaŭrinde, plia renkontiĝo ne okazos.
 
 
Ni funebras kaj kondolencas.
Halina Gorecka
 Aleksander Korĉenkov

 Jen ligilo al la verkoj de Lena Karpunina: http://www.retbutiko.net/verkinto/karpunina