+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Alvokoj / Oproepen (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Kiel helpi al la movado en Indonezio?

Aŭtoro Fadeno: Kiel helpi al la movado en Indonezio?  (Legita 7857 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Heidi

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 11
Kiel helpi al la movado en Indonezio?
« je: 31 januaro 2011, 14:29:57 ptm »
saluton!

Du instruvojaĝoj al Indonezio havas kiel sekvon ke nun en pluraj
insuloj estas homoj kiuj scias pri Esperanto kaj eĉ eklernis ĝin, kaj
en du urboj estas aktivaj kluboj (kaj en aliaj urboj oni provas
starigi klubon aux almenaŭ kune lernas). Tamen la movado en Indonezio
ankoraŭ nek grandas nek fortas, kaj bezonas nian helpon. Estas pluraj
manieroj tion fari.

Eblas sendi librojn al la kluboj, precipe anglalingvajn lernolibrojn
kaj vortarojn, sed ankaŭ bazajn librojn (ekz. PIV, la Fundamento aŭ
malgrandaj (bild)vortaroj). Petu min pri la adresoj.

Alia ebleco estas helpi 'kanutigi' indonezianojn. Estas pli da
indonezianoj kiuj meritas fariĝi UEA-membro ol la fondaĵo Canuto povas
subteni. Pluraj el tiuj indonezianoj jam sciigis al mi ke se ne eblas
ricevi papere, por ili sufiĉas ricevi retan abonon al la revuo
Esperanto. En tiu kazo, membriĝo kostas nur 12 eurojn kaj eblos donaci
ĝin al pli da homoj. Se vi volas tion fari, bv. ĝiri vian subtenon al
la fondaĵo Canuto kun mencio 'por indonezianoj'.

Alia plano estas venigi almenaŭ po unu indonezianon al UK kaj IJK
ĉi-jare. Pluraj indonezianoj jam revas pri UK aux IJK, kaj pretas mem
kontribui, sed la tuta kosto estas simple tro alta por ili. Helpu al
ili kaj ĝiru al la konto 'azio' de UEA kun mencio 'indonezianoj al
UK/IJK', por ke, fine, denove estu iu(j) el tiu grandega lando en niaj
plej gravaj kongresoj. Antaŭdankon ilianome.

Por pliaj informoj, bv. retumi al heidi.goes@gmail.com

Heidi Goes
Belgio

https://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/blogo/alvokopeto
(videblas en tiu retejo ankau fotoj de la du vojaghoj)