Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 12 majo 2013, 16:10:14 ptm

Titolo: Referaĵoj de Triest-a konferenco 2012 disponeblaj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 majo 2013, 16:10:14 ptm

De la 9-a ĝis 11-a de majo 2012, dum konferenco 'Kia estus la nuna Eŭropo sen EU?', okazis diversaj prelegoj, diskutoj kaj laborejoj. La konferenco celis evoluigi transnacian rigardon al EU kaj turnis sin al ĉefe junaj ĵurnalistoj, studentoj de ĵurnalismo kaj neregistaraj organizaĵoj. 138 registritaj partoprenantoj el 11 landoj kaj sufiĉaj pliaj lokaj ĉeestantoj havis okazon aŭskulti  respektindajn prelegantojn inter kiuj eksaj ŝtatprezidantoj, ministro por eksteraj aferoj, sciencistoj kaj elstaraj gvidantoj de neregistaraj organizoj.

La ĝeneralaj informoj pri la konferenco kaj la tekstoj de la paroladoj troviĝas je http://wieeu.webnode.com/eo/the-conference/ (http://wieeu.webnode.com/eo/the-conference/). La tuto baldaŭ estos havebla libroforme (kiel pdf kaj papere).