Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 09 julio 2013, 07:51:15 atm

Titolo: Kiu parolas Esperanton (en Germanio)?
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 09 julio 2013, 07:51:15 atm
Printempe 2013 germana studentino faris enketon pri la temo „Kiu parolas Esperanton“ kaj ricevis egan eĥoon. Pli ol 900 respondoj al la enketilo permesas interesajn konkludojn pri la germana Esperantistaro. Kun afabla permeso de la aŭtorino Lisa Schmidt, la Germana Esperanto-Asocio publikigas la pri-enketan parton de ĝia bakalaŭra tezo en la interreto.

Dek rimarkindaj rezultoj de la enketoTriono de la respondintoj elektus la partion de la verduloj, dekono la piratpartion.
Titolo: Re: Kiu parolas Esperanton (en Germanio)?
Afiŝo de: ***** je 09 julio 2013, 15:39:47 ptm
Dankon por la interesa raporto Roland.
"Duono de la junuloj ne estas registritaj en asocio, sed ĉe lernu!"
Lastan dimanĝon La Verda Stelo havis budon en urboparko. "Feest in het park" kaj la aktivuloj kiuj propagandis pri Esperanto diskutis inter si pri : "Kiamaniere konvinki homojn pri la valoro de Esperanto" kaj due; "kiamaniere atingi la junulojn" Du simplaj demandoj, sed nur kiam ni havos respondon al ĝi, ni povas komenci konstrui kaj esperi.

Kio frapis min estas, ke la maljunaj homoj ĉiam diras: ĉu Esperanto daŭre ekzistas ? Do ni ne estas sufiĉe videbla!!! Tamen kaj aliflanke junuloj kun entuziasmo aŭskultis al Alex Humet kiam li klarigis pri Esperanto.
Mia demando ĉiam kaj daŭre estas: Kiamaniere vendi Esperanton al la publiko? ĝis nun neniu donis al mi respondon. Eble ni devas havi kunsidon en sino de FEL por diskuti tiun temon, sed nur tion. ĉar kiam ni trovos respondon al tiu demando ni povas pensi pri estonto por FEL.
Titolo: Re: Kiu parolas Esperanton (en Germanio)?
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 12 julio 2013, 21:20:35 ptm
Jen ekzemplo kialoj por ke lingvo allogu : ""The attractiveness of a language increases with both its number of speakers and its perceived status" (a parameter that reflects the social and economic opportunities afforded to its speakers).Guillaume Deffuant. Fonto : PLOS ONE (http://www.plosone.org/article/info%3Adoi%2F10.1371%2Fjournal.pone.0008681)

Konkludo : unue gravas altigi la prestiĝon de lingvo por ke kreskeblu la nombro de parolantoj...., ĉu?