+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Referaĵoj de Triest-a konferenco 2012 disponeblaj

Aŭtoro Fadeno: Referaĵoj de Triest-a konferenco 2012 disponeblaj  (Legita 4062 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Referaĵoj de Triest-a konferenco 2012 disponeblaj
« je: 12 majo 2013, 16:10:14 ptm »

De la 9-a ĝis 11-a de majo 2012, dum konferenco 'Kia estus la nuna Eŭropo sen EU?', okazis diversaj prelegoj, diskutoj kaj laborejoj. La konferenco celis evoluigi transnacian rigardon al EU kaj turnis sin al ĉefe junaj ĵurnalistoj, studentoj de ĵurnalismo kaj neregistaraj organizaĵoj. 138 registritaj partoprenantoj el 11 landoj kaj sufiĉaj pliaj lokaj ĉeestantoj havis okazon aŭskulti  respektindajn prelegantojn inter kiuj eksaj ŝtatprezidantoj, ministro por eksteraj aferoj, sciencistoj kaj elstaraj gvidantoj de neregistaraj organizoj.

La ĝeneralaj informoj pri la konferenco kaj la tekstoj de la paroladoj troviĝas je http://wieeu.webnode.com/eo/the-conference/. La tuto baldaŭ estos havebla libroforme (kiel pdf kaj papere).