+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Kiu parolas Esperanton (en Germanio)?

Aŭtoro Fadeno: Kiu parolas Esperanton (en Germanio)?  (Legita 6309 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Kiu parolas Esperanton (en Germanio)?
« je: 09 julio 2013, 07:51:15 atm »
Printempe 2013 germana studentino faris enketon pri la temo „Kiu parolas Esperanton“ kaj ricevis egan eĥoon. Pli ol 900 respondoj al la enketilo permesas interesajn konkludojn pri la germana Esperantistaro. Kun afabla permeso de la aŭtorino Lisa Schmidt, la Germana Esperanto-Asocio publikigas la pri-enketan parton de ĝia bakalaŭra tezo en la interreto.

Dek rimarkindaj rezultoj de la enketoTriono de la respondintoj elektus la partion de la verduloj, dekono la piratpartion.
  • Kvarono de la inaj respondintoj estas vegetarana, de la viroj 15% estas vegetaranoj.
  • 40% de la respondintoj studis aŭ studas inĉenier- aŭ natursciencon.
  • 44% ne havas registritan religion.
  • 63% deziras, ke Esperanto havu la rolon de „ĝies dua lingvo“.
  • Krom Esperanto, la respondintoj parolas averaĵe tri aliajn lingvojn.
  • Preskaŭ 30% taksas sian lingvokonon malbona.
  • 56% estas organizitaj en Esperanto-asocio, de tiuj po 3% ĉe EsperantoLand kaj SAT.
  • Duono de la junuloj ne estas registrita en asocio, sed nur ĉe lernu!
  • 17% de la respondintoj posedas pli ol 50 libroj en Esperanto.
  • ĉu la rezultoj por Flandrio/Belgio estus similaj?

    Intertempe venis reago de sviso, kiu opinias ke ne 56 %, sed nur 5 ĝis 10 % de la esperantistoj estas organizaj en asocio.

    (Fonto: https://www.esperanto.de/node/247 ; detala raporto (en germana lingvo): https://www.esperanto.de/sites/default/files/esperanto.de/deb/Wer%20spricht%20Esperanto_Schmidt_Lisa.pdf)
« Lasta redakto: 09 julio 2013, 08:02:13 atm de Roland Rotsaert »

*****

  • Gasto
Re: Kiu parolas Esperanton (en Germanio)?
« Respondo #1 je: 09 julio 2013, 15:39:47 ptm »
Dankon por la interesa raporto Roland.
"Duono de la junuloj ne estas registritaj en asocio, sed ĉe lernu!"
Lastan dimanĝon La Verda Stelo havis budon en urboparko. "Feest in het park" kaj la aktivuloj kiuj propagandis pri Esperanto diskutis inter si pri : "Kiamaniere konvinki homojn pri la valoro de Esperanto" kaj due; "kiamaniere atingi la junulojn" Du simplaj demandoj, sed nur kiam ni havos respondon al ĝi, ni povas komenci konstrui kaj esperi.

Kio frapis min estas, ke la maljunaj homoj ĉiam diras: ĉu Esperanto daŭre ekzistas ? Do ni ne estas sufiĉe videbla!!! Tamen kaj aliflanke junuloj kun entuziasmo aŭskultis al Alex Humet kiam li klarigis pri Esperanto.
Mia demando ĉiam kaj daŭre estas: Kiamaniere vendi Esperanton al la publiko? ĝis nun neniu donis al mi respondon. Eble ni devas havi kunsidon en sino de FEL por diskuti tiun temon, sed nur tion. ĉar kiam ni trovos respondon al tiu demando ni povas pensi pri estonto por FEL.

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: Kiu parolas Esperanton (en Germanio)?
« Respondo #2 je: 12 julio 2013, 21:20:35 ptm »
Jen ekzemplo kialoj por ke lingvo allogu : ""The attractiveness of a language increases with both its number of speakers and its perceived status" (a parameter that reflects the social and economic opportunities afforded to its speakers).Guillaume Deffuant. Fonto : PLOS ONE

Konkludo : unue gravas altigi la prestiĝon de lingvo por ke kreskeblu la nombro de parolantoj...., ĉu?
« Lasta redakto: 13 julio 2013, 12:24:42 ptm de Paul Peeraerts »