+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  SEP: nova freŝa ondo en Esperantujo

Ligitaj eventoj

  • Antwerpen: Yves Nevelsteen: "SES/SEP": 16 aŭgusto 2019

Aŭtoro Fadeno: SEP: nova freŝa ondo en Esperantujo  (Legita 3039 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Klaas Dijkstra

  • Kunlaboranto
  • ***
  • Afiŝoj: 176
  • Sekso: Vira
SEP: nova freŝa ondo en Esperantujo
« je: 28 julio 2019, 11:57:01 atm »

En julio okazis en Nitra (Slovakio) Somera Esperanto-Studado. Unuafoje, samdate kaj samloke, okazis ankaŭ SEP - Somera Esperanto-Programado. Organizantoj anoncis ĝin kiel Esperanta kodummaratono (hackathon). La celo de kodummaratono estas komence de la semajno difini konkretajn bezonojn kaj krei funkciantan retejon, programaron aŭ aparataron ĝis la fin de la evento. Kodummaratonoj kutimas havi specifan temon, kiu povas esti programlingvo, aplikaĵo, API. Foje limigoj entute ne estas. Fine de la evento oni prezentas sian projekton. 

Dum semajno en Nitra kunlaboris en kaj ekster la SEP-komputilejo homoj kiuj estas kaj esperantistoj kaj komputilistoj kaj junaj kaj entuziasmaj. Raras tiaj homoj 😊. Ne nur la konkretaj rezultoj estas mirindaj, sed la etoso kaj kunlaboremo estis nekredeblaj. Kreiĝis bazo por kune daŭrigi pri dum SEP ekintaj projektoj – kaj por elpensi novajn! Yves ĉeestis SEP kaj raportos pri la diversaj projektoj realigitaj. Jam oni planas okazigi SEP ankaŭ en 2020 - https://mallonge.net/sep2020
« Lasta redakto: 28 julio 2019, 12:01:00 ptm de Klaas Dijkstra »