Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 23 septembro 2018, 19:34:37 ptm

Titolo: Tago de Samarkando - 18 oktobro 2018
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 23 septembro 2018, 19:34:37 ptm
Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multegaj loĝantoj de la planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18-a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento, kiu meritas refokusigi nian rigardon je alloga beleco, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo, iam nomita la "Perlo de l´Oriento", la “Lando Dezirata de la Koro”… Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.

Legu la detalajn informojn in la suba dokumento.

Amikajn bondezirojn el 2760-jara Samarkando, la urbo de Monda Heredaĵo de UNESKO,
Anatoli Ionesov

Enciklopedia Projekto “Samarkandiana”

P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando, Respubliko Uzbekistano

Retpoŝto: imps86@yahoo.com

Titolo: Re: Tago de Samarkando - 18 oktobro 2018
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 23 oktobro 2018, 18:56:52 ptm

Karaj geamikoj,

Ni volus sciigi vin, ke la Internaciaj Letertagoj "Vorto pri Samarkando", dediĉitaj al la Tago de la Urbo, bone sukcesis. Alvenis multegaj leteroj kaj aliaj materialoj el plej diversaj partoj de la terglobo.

Pluraj salutmesaĝoj estis publikigitaj en nialandaj retaj kaj paperaj nacilingvaj periodaĵoj. Iuj leteroj estis iom koncizigitaj.

Vidu la ĉi-subajn retligilojn:

- http://sv.zarnews.uz/news/3384
- http://sv.zarnews.uz/news/3427
- http://www.xs.uz/uzkr/post/zhahonning-yopqin-dupdonasi (uzbeklingve cirilalfabete)
- http://www.xs.uz/uz/post/zhahonning-yopqin-dupdonasi (uzbeklingve latinalfabete)
- http://kultura.uz/view_2_r_12345.html (landa prikultura reta revuo)
- https://korrespondent.uz/17982/ (uzbeklingva novaĵretejo)
- https://insamarkand.uz/glavnaya/149-samarkand-jeto-gorod-o-kotorom-hochetsja-dumat-mechtat-i-govorit.html (regiona kaj urba novaĵretejo)


Amikajn salutojn kaj bondezirojn,
Anatoli Ionesov
Enciklopedia projekto "Samarkandiana"
imps86@yahoo.com