+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Studsemajnfino en Nederlando

Ligitaj eventoj

  • Studsemajnfino en Nederlando: 17 marto 2012 - 18 marto 2012

Aŭtoro Fadeno: Studsemajnfino en Nederlando  (Legita 3237 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Sekretario F.E.L.

  • Gasto
Studsemajnfino en Nederlando
« je: 07 februaro 2012, 18:42:39 ptm »
Karaj Esperantoamikoj

 

Dum la semajnfino de la 16a ĝis la 18a de marto Esperanto Nederland denove organizos Studsemajnfinon.

 

ĝifoje tio okazos en Schoonloo en la grupdomo “De Strubben”.

 

ĉu vi ŝatas plibonigi vian Esperantoscion?

 

ĉu vi ŝatas poluri vian konversacion?

 

ĉu vi ŝatas partopreni en plezuriga semajnfino inter Esperantistoj?

 

La etoso ĉiam estas bona. La stomakoj estos bone prizorgitaj, kaj malantaŭ la domo komencas la arbaro.

 

ĉu vi konas pli bonan manieron por pasigi utilan kaj agrablan semajnfinon?

 

Oni instruas en diversaj grupoj/niveloj de komencontoj ĝis progresantoj.

 

La kotizo estas €60 por membroj de Esperanto Nederland/NEJ/propra landa asocio kaj €70 por nemembroj.

 

Se vi volas scii pli, iru al la retloko de Esperanto Nederland:

 

                      www.esperanto-nederland.nl 

 

Tie vi trovos pli da informoj pri la studsemajnfino, kaj faldfolion.

 

Vi povas aliĝi por la studsemajfino per la reta aliĝilo kiun vi trovos tie.

 

Kompreneble vi ankaŭ povas aliĝi per plenigo kaj resendo de ĝi tiu retmesaĝo.

 

Kun koraj salutoj kaj espereble ĝis revido en Schoonloo

 

Vinus Lathouwers

 

 

 

 

Aliĝilo por studsemajnfino.

 

Viro/Virino: 

Familia nomo: 

Persona nomo: 

Retpoŝtadreso:     

Adreso:       

poŝtkodo:     

Loĝloko:   

Lando:     

Telefono:   

naskiĝdato:   

Membro de Esperanto Nederland / NEJ / propra landa asocio: jes / ne

La supraj datumoj povos esti konataj de la partoprenantoj: jes / ne 

Dieto:     

Alveno: vendredon / sabaton     

Mi estas: Komenconto / Komencanto (malpli ol 10 lecionojn)/ Komencinto(sekvis tutan kurson)  / Progresanto   

Kromaj rimarkoj: