+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  FLEJA (Junuloj) (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  PSKK 2010

Aŭtoro Fadeno: PSKK 2010  (Legita 10302 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Pilgrimo

  • Kontrolanto
  • Progresinto
  • *****
  • Afiŝoj: 55
PSKK 2010
« je: 31 aŭgusto 2010, 14:39:04 ptm »
PSKK 2010!
15-a de oktobro (ekde 18h) ĝis 17-a de oktobro (14h)
OLMEN-BALEN

PSKK estas la aŭtuna renkontiĝo de FLEJA. Je la Post Somera KlaŭKunveno oni inter alie postĉuas la somerajn aranĝojn kaj antaŭĝojas la vintrajn. Estas interŝanĝo de fotoj, oni rakontas, prelegas, ktp. Tradiciaj programeroj dum la ĉiujara renkontiĝo estas la danckurso kaj la gvidata vizito al urbo en la ĉirkaŭaĵo de PSKK.
PSKK 2010 okazos en 'De Spreedonken' en Olmen-Balen.

Programo

La preciza programo ankoraŭ estas ellaborata, sed laŭ jara tradicio ĝi konsistos el kombino de jenaj aktivecoj:

    * Muziko
    * Sporto
    * Danso
    * Manlabori
    * Ekskurso(j)
    * Prelegoj
    * Kvizo


Praktikaj informoj

PSKK 2010 okazos en le ejo 'De Spreedonken', Gestelseweg 12, 2491 Olmen-Balen de la 15-a de oktobro (ekde 18h) ĝis 17-a de oktobro (14h).

Vidu detalan mapon.

 
Publika transporto

Pro la kampara situo de la ejo, ĝi estas malbone atingebla per publika transporto. Vi povas veturi per trajno ĝis la stacidomo de Mol aŭ Balen. Por la trajekto de la stacidomo ĝis la ejo, ni organzios taksiservon per aŭtoj.

Gravaj informoj

Vi devas mem kunporti litotukon por kovri la matracon, dormo-sakon kaj kapkusenon.

Por eviti krompagon de €5, bonvolu antaŭpagi €15 aux la tutan sumon antaŭ la 8-a de oktobro.

Surloke tuj post alveno vi povas pagi la ceteran sumon de la kotizo, sed se vi antaŭpagas la tutan sumon, vi ricevas trinkejo-kuponojn de €5.

manĝoj

Ni preparos viandajn kaj vegetarajn manĝojn. En la aliĝilo vi povas indiki ĉu vi estas vegetarano aŭ ne.

Aliĉu!

ĉiuj informoj troveblaj en la retpaĝoj de FLEJA:
www.fleja.be