Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 22 novembro 2011, 10:05:17 atm

Titolo: Matematiko kaj lingvistiko
Afiŝo de: PaulP je 22 novembro 2011, 10:05:17 atm
Vendredon la 25-an de novembro surprizos nin Prof. Alain Gottcheiner per siaj matematikaj teorioj, aplikataj al lingvistiko.

Certe la matematikistoj kaj lingvistoj inter ni ĉuos tiun prelegon. Sed ne timu, la prelego ankaŭ estas por vi, se vi ne estas sciencisto. Ja la mirinda kvalito de Alain estas, ke li povas simpligi komplikajn aferojn. Kutime estas inverse. Dormi ankaŭ ne eblos, ĉar lia rakonta stilo similas al detektiva romano. Unuvorte: defio!