Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Volontula agado / Vrijwilligerswerk => Fadeno komencita de: slavneui je 04 decembro 2018, 21:53:41 ptm

Titolo: Volontula agado Piet Glorieux
Afiŝo de: slavneui je 04 decembro 2018, 21:53:41 ptm
Mia ĉefa volontula agado estas la 'ĉefredatoreco' de Horizontaal. Krom tio mi servis FEL ankaŭ kiel kunorganizanto de diversaj "ad hoc" eventojn: postkongreson UK 2015, Beneluksa kongreso 2016, malferma festo Lange Beeldekensstraat. Mi ankaŭ dediĉis tempon al la translokigo de la malnova domo al Lange Beeldekensstraat.

Krom tio mi ankaŭ estas sekretario de Esperantogrupo La Konkordo en Kortrijk, kiun mi klopodas vivteni. Ĉefa ĉikadre estas la organizado de la Tago de la Flandraj Ardenoj.
Mi ankaŭ servas kiel 'onklo' en la projekto Ekparolu de edukado.net.
La lastaj aktivecoj ne rekte apartenas al la FEL-aktivecoj.