+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Du barataj (hindaj) teatraĵetoj en la reto

Aŭtoro Fadeno: Du barataj (hindaj) teatraĵetoj en la reto  (Legita 4480 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Du barataj (hindaj) teatraĵetoj en la reto
« je: 02 decembro 2014, 16:57:10 ptm »
Syam Sundar Pal, el Kalkuto, Barato (Hindujo), ĝoje informas vin, ke liaj tradukaĵoj estas videblaj en la reto je http://ttt.uea.org/vikio/index.php/verkoj_el_Barato .
Ambaŭ tradukaĵoj estis originale verkitaj de Rabindra Nath Tagor. Ili estas (a) Malsata ŝtono (dramigita de Mihir Sen)  kaj (b) poŝt-oficejo. Malsata ŝtono estis prezentita pupteatre en Antverpena Kongreso (67a UK), okazinta en 1982.
Kalkata filio de Federacio Esperanto de Bharato planis prezenti poŝt-oficejon dum la centjariĝo de Esperanto en Kalkato, sed tio fiaskis ne trovinte la ĉefan karakteron de la dramo, “Amal”. Amal devis esti lerta knabo kapabla esperantisto.