+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Indonezianoj al Danio kaj Slovakio ĉi-somere: la planoj iĝas pli konkretaj

Aŭtoro Fadeno: Indonezianoj al Danio kaj Slovakio ĉi-somere: la planoj iĝas pli konkretaj  (Legita 4299 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Heidi

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 11
Saluton!


La du instruvojaĝoj al Indonezio (en 2009 kaj 2010), pri kiuj vi jam povis legi en pluraj revuoj, mesaĝoj kaj retejoj, havas kiel sekvon ke nun, duonan jarcenton post la unua kaj nura landa Esperanto-kongreso en Indonezio, estas denove centoj da komencantoj en Indonezio. Pluraj el ili estas tre lernemaj kaj aktivas, kaj jam ne plu estas komencantoj. Por ke ili spertu la etoson de la internaciaj Esperanto-renkontiĝoj kaj samptempe multon lernu, estus bone inviti kelkajn al Eŭropo ĉi-jare (kaj venontjare, eble eĉ pli, al Vjetnamio kaj Japanio).

Tri indonezianoj, nome Sabrina, junulino kiu kombinas studadon kaj instruadon kaj volas plu lerni Esperanton por povi instrui ĝin poste; Pryo, la tradukanto de lernu.net en la indonezian, kaj Ilia, la aktiva sekretariino de la Ĝakarta E-klubo, estas pretaj veni al la ILEI-konferenco, al Universala Kongreso en Danio kaj al Somera E-Studado en Slovakio. Por tio estas kolektata mono ĉe Fonduso Dazzini de ILEI kaj Triamonda Kongresa fondaĵo de UEA. Se ankaŭ vi volas partopreni en la realigado de ĝi tiu projekto, kiu multe helpos al la indonezia E-movado, ĝiru vian kontribuon al la menciitaj kontoj, kun la indiko “indonezianoj”.

Same, entuziasma studento el Ĝakarto ŝatus iri al IJK. Li partoprenas la konkurson 'Partoprenu IJK-n' de TEJO. Vi povas helpi ĝirante vian kontribuon al la Fonduso 'Partoprenu IJK-n' de TEJO. Por pli da informoj, kontaktu min ĉe heidi.goes@gmail.com. Antaŭdankon, ankaŭ nome de la indoneziaj esperantistoj. Kaj grandan dankon al tiuj kiuj jam kontribuis!


Heidi Goes
Belgio


PS: Troveblas multaj informoj pri la vojaĝoj, kaj pri la historio de la indonezia Esperanto-movado en https://sites.google.com/site/ esperantoenindonezio/