Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Familia vivo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 21 aŭgusto 2018, 22:54:18 ptm

Titolo: Forpasis pastro Joris Peperstraete (1923-2018
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 21 aŭgusto 2018, 22:54:18 ptm
Je la 19a de aŭgusto en Izegem forpasis pastro Joris (Georges)  Peperstraete. La funebra ceremonio okazos venontan lundon.

Mi renkontis la nomon Joris Peperstraete jam en esperantaj dokumentoj de la 1950aj jaroj, sed li nur aktive okupiĝis pri Esperanto post la pensiiĝo. Li dum sia vivo multe vojaĝis kaj faris seriojn da lumbildoj pri tio. De kelkdekaj serioj li ankaŭ faris esperantan version kiujn li prezentis en E-grupoj. En 2014 li donacis kopiojn al la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk. Eblas sendi ilin al interesitoj (5 GB).

Roland Rotsaert


PS: La mortanonco estas aldonita kaj ankaŭ rekte alireblas je https://www.begrafenissendepoorter.be/e-h-georges-peperstraete/ (https://www.begrafenissendepoorter.be/e-h-georges-peperstraete/)
Gazetara komuniko estas je https://www.kerknet.be/bisdom-brugge/personalia/overlijden-priester-georges-peperstraete