+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Eurovisiokanto el Francio en Esperanto !

Aŭtoro Fadeno: Eurovisiokanto el Francio en Esperanto !  (Legita 6319 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roger Verhiest

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 21
  • Sekso: Vira
Eurovisiokanto el Francio en Esperanto !
« je: 03 majo 2009, 12:26:34 ptm »

Espero

  • Gasto
Re: Eurovisiokanto el Francio en Esperanto !
« Respondo #1 je: 03 majo 2009, 13:16:29 ptm »
URL : http://www.patriciakaas.net/eurovision2009/
  (klaku teksto)

Per tiu ĉi ligilo, mi trovas nur la Francan retejon?
ĉu vi havas iom pli da informoj pri la Esperanto parto?

Elsalutinta Roger Verhiest

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 21
  • Sekso: Vira
Re: Eurovisiokanto el Francio en Esperanto !
« Respondo #2 je: 03 majo 2009, 13:17:28 ptm »
Ankoraŭ mesaĝo pri tie novaĵo :

Estas 42 landoj, kiuj partoprenas la venontan euxropan kanzonkonkurson nomatan "Eurovision". Unu kantistino, Patricia Kaas el Francio kantanta en la franca, ne nur kontrauxstaras la tendencon kanti en la angla lingvo, sed sxi metis Esperantan tekston de sia kanzono en sian retpagxaron. Tio estas novajxo. Do, ni donu al Francio "one point, un point, unu poenton!"

Estus bone doni aliajn poentojn al aliaj landoj, almenaux laux nia Esperanta vidpunkto. Do, jen defio por cxiu landa asocio: cxu eblas kontakti rekte aux per telefono la oficejon de la kantisto de via landa kanzono, se vi estas en unu el la restantaj 41 landoj de la 'Kanzonkonkurso Eurovision'?

Kial kontakti la restantajn kantistojn de la aliaj 41 landoj? Tutsimple por demandi al ili, cxu ni povus "donaci" al ili tradukon de la konkurskanzono, por ke ili enmetu gxin en sian retpagxaron gxuste kiel Patricia Kaas en Francio metis Esperantan tekston en sian retpaĝaron?

Por cxi tiu laboro estus bone, ke nur lokanoj, kiuj pli bone konas la lingvon, la kulturon, kaj la konvinko-manieron de siaj respektivaj landoj, kontaktu siajn samlandanojn.

Kial tiuj konkursantoj de la aliaj landoj eble volus enmeti Esperantan tekston?
- Unue, cxar pli da personoj, cxi kaze esperantistoj, ekinteresigxos pri ilia lando kaj kanzono.
- Due, cxar unu el la plej famaj euxropaj kantistinoj, Patricia Kaas jam faris tion.
- Trie, kantistoj ofte volas komplezi al siaj auxskult-amikoj speciale se tio ne kostas monon.
- Kaj kvare, tiu aldono povas estigi mencion en jxurnalo, kaj tiu amaskomunikila novajxo povas iomete plifamigi sian kanzonon.

Do, jen la afero. Cxu vi, membro de landa asocio, aux tutsimple ano de lando, volas provi kontakti vian kantiston por enmeti Esperantan tekston, kiel faris Patricia Kaas en Francio?

Dennis Keefe

laux [landa agado]

-----------------------

Rim.: - En la reta magazino "Libera Folio" oni povas legi apartan artikolon pri la temo, kaj serion de interesaj alparoloj. Vidu cxe: http://www.liberafolio.org 

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Eurovisiokanto el Francio en Esperanto !
« Respondo #3 je: 03 majo 2009, 13:44:15 ptm »
Bedankt voor het bericht!!
Ik hoop maar één ding: dat nu de goedbedoelende esperantisten haar niet massaal gaan lastig vallen, want dan kan ze er nogal snel een dégout van krijgen...

Espero

  • Gasto
Re: Eurovisiokanto el Francio en Esperanto !
« Respondo #4 je: 03 majo 2009, 14:03:47 ptm »
Ankoraŭ mesaĝo pri tie novaĵo :
---8<---

Koran dankon pro la informoj, Roger.
 
Sed Lodchjo ankaŭ pravas.
Se iu provas altrudi sian opinion tro forte, pli ofte havas la kontraŭan efekton ol deziratan.
 
 
« Lasta redakto: 03 majo 2009, 14:10:58 ptm de Espero »